Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio

Vikipedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) kunlaboras en konstanta kampanjo pri homaj rajtoj. Temas pri kunlabora devigo por ke pli da homoj aliru homajn rajtojn. La ĉefa celo de la kampanjo estas plivastigi la enhavon de Vikipedio pri tiu temo, ĉar publikaj scioj gravas.

Por 2021, la temo de la kampanjo estas la homa rajto al sana medio. Pro tio, Vikipedio kaj OHCHR starigis skriban konkurson pri kreado kaj plibonigo de artikoloj pri homaj rajtoj, speciale pri temoj rilataj al la rajto al sana medio, en ĉiuj lingvoj de Vikipedio. La konkurso okazos de la 15a de aprilo ĝis la 15a de majo, kaj la venkintoj ricevos premiojn. Kompreneble vi povas daŭre skribi pri la temo post la fino de la konkurso.

La konkurso estas simpla. Vi redaktas artikolojn kaj gajnas poentojn. Vi povas kunlabori per ĉiuj lingvoj de Vikipedio, kaj estos specialaj premioj por kontribuoj en aliaj lingvoj krom la ses oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa. Okazos multaj kunvenoj pri la konkurso kaj la kampanjo, en pluraj lingvoj, por helpi kaj instigi la partoprenantojn.

Do, kion vi atendas? Se vi neniam kontribuis en Vikipedio, registriĝu. Ensalutu vian vikipedian konton. Sciu, kiel vi povas kontribui. Skribu kaj traduku artikolojn en la listo farita de la OHCHR kaj la Programo de UN pri la Homa Medio (UNEP). Eble vi ne povos partopreni en la konkurso. Ne gravas. Pensu pri la ideo komenci kontribui en Vikipedio. Aliru la retejon kaj sciu kiel partopreni en la libera enciklopedio.

Unu penso pri “Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s