Kio estas senŝtataneco?
Nuntempe, milionoj da homoj tra la mondo estas senŝtatuloj. Ili ne estas agnoskitaj kiel nacianoj de iu ŝtato aŭ leĝo. Senŝtataneco estas kelkfoje rigardata kiel nevidebla problemo, ĉar senŝtatuloj ofte restas nevideblaj kaj neaŭdeblaj. Ofte, ili ne rajtas eniri lernejojn, utiligi sanservojn, registrigi sin en laborposteno, havi konton en banko, aĉeti domon aŭ eĉ geedziĝi. La neado de tiuj rajtoj efikas ne nur sur la individuojn sed ankaŭ sur la tutan socion, precipe ĉar la ekskludon de la tuta parto de la loĝantaro eble sekvos sociaj konfliktoj kaj malfaciligo de ekonomia kaj socia evoluigo.
Kiel oni fariĝas senŝtata?
Senŝtataneco okazas pro kelkaj faktoroj: diskriminacio en la leĝoj pri nacieco (ekz. rasa, religia aŭ genra), konflikoj inter la leĝoj pri nacieco kaj rekonado de novaj Ŝtatoj.
Esti sendokumenta pri sia identeco ne estas la samo kiel esti senŝtatulo. Tamen, ne havi dokumenton pri naskiĝo povas ebligi senŝtatanecon, ĉar tia dokumento montras, kie oni naskiĝis kaj kiuj estas la gepatroj. La rifuĝintoj ankaŭ riskas fariĝi senŝtatuloj.
Kie loĝas senŝtatuloj?
Kvankam senŝtataneco kelkfoje estas nevidebla problemo, oni trovas senŝtatulojn en ĉiuj regionoj de la mondo. Plimulto naskiĝis en landoj, kie ili vivis la tutan vivon. Kelkaj landoj, kiel Birmo, Kuvajto, Ebur-Bordo, Tajlando, Irako kaj Domingo enhavas larĝan senŝtatan loĝantaron. Estas multaj senŝtatuloj en landoj, kie nur la patro donas ŝtatanecon al la infanoj, ĉar kiam mankas la patro, la infano restas sen nacieca identeco. Ankaŭ, la senŝtataneco rilate al la disfalo de Ŝtatoj daŭre efikas sur multajn homojn, inkluzive de centmiloj da loĝantoj en Eŭropo.
Kion oni povas fari por fini senŝtatanecon?
La Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj [United Nations High Commissioner for Refugees, UNHCR] ekde 2014 starigis kampanjon por fini senŝtatanecon ĝis 2024. La kampanjo #MiApartenas (#IBelong) estas parto de Tutmonda Agadplano por Fini Senŝtatanecon: 2014-2024. Tiu plano starigas dek agojn realigotajn de ŝtatoj subtenate de UNHCR:
1. Solvi la nuntempajn oftajn situaciojn de senŝtataneco;
2. Garantii, ke neniu infano naskiĝu senŝtata;
3. Forigi genran diskriminacion de leĝoj pri nacieca identeco;
4. Preventi neadon, perdon aŭ senigon de nacieca identeco pro diskriminaciaj kialoj;
5. Preventi senŝtatanecon rilate al ŝanĝo de Ŝtatoj;
6. Garantii protekton al migrantaj senŝtatuloj kaj faciligi civitanigon;
7. Garantii naskiĝan registron por preventi senŝtatanecon;
8. Dokumente konfirmi la naciecan identecon por tiuj, kiuj rajtas;
9. Subskribi la Konvenciojn de UN pri Senŝtataneco;
10. Plibonigi kvantan kaj kvalitan datumojn pri senŝtataj loĝantaroj.
Homaj rajtoj kaj Esperanto
Kiel proklamas la 15a artikolo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
1. Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
2. De neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
Kiel esperantistoj, ni povas subteni la kampanjon de UNHCR, sciiĝi pri la situacio en niaj landoj, insisti ĉe niaj registaroj, paroli pri la temo kaj interesiĝi pri la sorto de ĉiuj, kiuj loĝas aŭ alvenas en niaj landoj. Tiel, ke ĉie sendepende de lingvoj fariĝu Esperantujo, kaj ĉiu aŭdu la bonvenigajn vortojn de la revo de Lidja Zamenhof:
“Vi ripozos en nia kabano kaj ne tremos plu pro malvarmo […] — Rigardu — jam leviĝas la suno… Vi estas en Esperantujo!“