Malegaleco venkas denove

En januaro 2021, la Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanon Ghebreyesus diris, ke “… la mondo survojas al morala katastrofa fiasko — kaj ĉi tiu fiasko kostos la vivojn kaj vivrimedojn de la plej malriĉaj landoj de la mondo”. Poste en majo li denove atentigis, ke “… la nuntempa vakcina krizo estas skandala maljusteco, kiu daŭrigas la pandemion“.

Sed la plej riĉaj landoj kaj la plej riĉaj homoj denove elektis konkuradon kaj konflikton. Kelkaj landoj jam vakcinas infanojn, sed aliaj landoj ne kapablas vakcini sanlaboristojn. Pli ol 75 % de ĉiuj vakcinoj estas en nur dek landoj. Novaj miliarduloj aperas danke al profitoj de farmaciaj kompanioj, sed la iniciato de UN, Akcelilo por Aliro al Iloj pri KOVIM-19 (en: ACT Accelerator), kaj ĝia vakcina kolono COVAX, pri tutmonda aliro al vakcinoj kontraŭ KOVIM-19, ne ricevas la bezonatajn rimedojn. La 13an de junio, d-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke ankoraŭ 16 miliardoj necesas por la celoj de la iniciato en 2021.

Nova raporto de la Konferenco de UN pri Komerco kaj Evoluigo montras, ke la tutmonda komerco rekorde revigliĝas, kaj la unua trimestro de 2021 superas la saman periodon de 2019, tio estas, antaŭ la pandemio. Laŭ la raporto, la komerco atingos 6,6 duilionojn kaj estos je 31 % pli granda ol en la pasinta jaro.

Tamen, tutmonda malegaleco kreskas. Evolulandoj suferas multe pli ol industrilandoj, kaj en ĉiuj landoj malegaleco kreskas. Studo de la Internacia Mona Fonduso montras, ke la plej socio-ekonomie vundeblaj grupoj suferas pli grandan malgrandigon de enspezoj, pli grandan riskon pri sano kaj pli malbonajn kondiĉojn dum kvaranteno aŭ enŝloso. Kaj tiuj faktoroj pligrandigas malegalecon.

Alia studo, de Oxfam, montras, kiel la ekonomia sistemo ebligas al la superriĉa elito amasigi riĉaĵojn meze de la plej grava recesio post la Granda Depresio, dum miliardoj da homoj luktas por vivteni sin. La pandemio profundigas multjarajn ekonomiajn, rasajn kaj seksajn dividojn. Por la plej riĉaj, la krizo jam pasis, sed por la plej malriĉaj, la krizo daŭros jardekon aŭ pli.

D-ro Tedros Adhanom Ghebreyesusdiris dum la Monda Asembleo pri Sano en majo [2021]: “Se iu estas forlasita, ĉiuj restas malantaŭe. Sed, se la plej malantaŭa estas la unua, kiu ricevas helpon; se la plej vundebla estas la unua esti protektata — tiam ni ĉiuj venkas”.

Kiel esperantistoj, ni ĉiuj deziras pli bonan, egalecan kaj justan mondon. Pro tio ni petas al la registaroj de la mondo kaj al ĉiuj homoj, ke ili memoru, ke ni estas unu sola homaro.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s