La dua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto.
Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM19, ĝi estas des pli malfacila nuntempe. Krom la tuta necerteco, la sankrizo infuis la socian vivon de junuloj kaj malhelpis ilin disvolvi reton de amikoj kaj subteno, kiuj estas esencaj por ilia bonfarto.
Malgraŭ tiu malĝojiga bildo, mi esperas, ke junuloj havos la elastecon kaj la vizion eliri pli fortaj de la krizo. Hodiaŭ, samkiel en la pasinteco, junuloj pretas batali por ŝanĝi aferojn. Ili ne akceptas la pliigitajn malegalecojn pri enspezoj kaj ŝancoj. Ili estas ĉe la avangardo de mediprotektaj kampanjoj. Ili antaŭenigas solidarecon kaj subtenon al la plej vundeblaj homoj. Ili pretas riski ĉion por defendi demokration. Ili estas la movforto de multaj sociaj movadoj.
Legu, pripensu kaj diskutu la temojn.
Unesko-Kuriero, aprilo-junio 2021
