Esperanto kiel vojo al kunlaboro

Antaŭ 134 jaroj, L. L. Zamenhof publikigis la Unuan Libron, tiu estis la unua publikaĵo en Esperanto. Zamenhof esperis, ke la tiam nomata Internacia Lingvo “… povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj”. Fakte, la parolantoj de la lingvo renomis ĝin Esperanto, kaj dum pli ol jarcento interkomunikiĝas, interkompreniĝas kaj interkunlaboras por pli bona mondo.

La Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris, en sia parolado por la dua oficperiodo, ke ni bezonas rekonfirmi la fundamentajn valorojn de UN kaj ĝia Ĉarto: paco, justeco, homa digno, toleremo kaj solidareco. Li ankaŭ parolis pri la bezono fokusi je homoj, rememorante, ke la Ĉarto de UN komenciĝas per la vortoj “ni la popoloj”. Kaj esprimis sian deziron pri UN kiu estigas daŭrantan dialogon, nutras konfidon inter homoj kaj institucioj, antaŭenigas empation, multflankecon kaj multlingvecon.

Esperanto estas praktika kaj konkreta esprimo de tiuj valoroj, la konstruado de tutmonda solidareco kaj la alvoko por kunagado. Homoj tra la tuta mondo alproksimiĝas, pere de Esperanto, por pritrakti la defiojn de la nuno kaj la estonteco. Kaj tiu alproksimiĝo estigas kunlaboradojn diversajn. Ni povas subteni la klopodojn de la Ĝenerala Sekretario por multlingvigi Unuiĝintajn Naciojn, kaj plifortigi la partoprenon de la civila socio en UN. Por ke ĉiuj havu voĉon, lingvo gravas.

La temo de la nunjara Esperanto-Tago estas “Mondaj solvoj por mondaj problemoj, Esperanto por monda kunlaborado”. Esperanto estas bona vojo, inter aliaj, por konstrui la necesan konfidon por kunlaborado. Per Esperanto homoj el malsamaj devenoj interkonatiĝas kaj alproksimiĝas por la plej vastaj kialoj. La retejo eventaservo.org montras, ke ĉiutage okazas pluraj esperantaj kunvenoj tra la mondo.

UEA, krom disvastigi la uzadon de Esperanto, agadas por lingva justeco, internacia komunikado, solidareco, kompreno kaj estimo por aliaj popoloj. Pro tio, ni invitas ĉiujn viziti la retejon de la grupo Esperanto por UN, legi la numerojn de la revuo Unesko-Kuriero kaj la libron De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko.

Esperanto, la monda lingvo por kunlaborado kaj paco.

Elŝutu la afiŝon en pluraj lingvoj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s