Esperanto-tago kaj la Internacia Tago de Amikeco 2021

Mesaĝo publikigita en la Informilo de Esperanto por UN, kaj sendita al Unuiĝintaj Nacioj.

La semajno de 25-30 julio estas aparte grava al la esperantista komunumo.

26 julio 2021, estas la 134a datreveno de aperigo de la Internacia Lingvo Esperanto kaj estas festata en la Esperanto-movado kiel la Esperanto-Tago.  La iniciatinto de la lingvo, d-ro L.L. Zamenhof, senlace laboris por la disvastigo de paco kaj interkompreniĝo kaj por la amikeco de la popoloj de la mondo. En tiuj fruaj jaroj de Esperanto, multaj individuoj kaj organizoj alprenis Esperanton kaj utiligis ĝin por antaŭenigi pacon. Hodiaŭ, parolantoj de Esperanto troviĝas ĉie en la mondo, kalkuleblaj per milionoj kaj troviĝantaj en la plimulto de la Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ la ekzemplo de sia fondinto Zamenhof, ili laboras por kunigi la homojn en spirito de paco kaj fido. 

La 30-a de julio estas la Internacia Tago de Amikeco. Antaŭ dek jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas malhelpi konfliktojn per alfronto de iliaj kaŭzaj radikoj.” 

Inter tiuj kaŭzaj radikoj estas manko de interkompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj inter la kaŭzaj radikoj de la manko de kompreno estas la problemo de lingvoj.

Ni mondanoj, tute nete, ne komprenas unu la alian.

Tra la tuta mondo troviĝas homoj sen privilegioj, kiuj vivas en malriĉo, kiuj suferas pro manko kaj malsano, kiuj restas senpovaj en la manoj de la potenculoj, kaj kiuj estas forigataj el siaj hejmoj pro militoj kaj naturaj katastrofoj. Multaj el ili parolas lingvojn kiujn ni ne komprenas: eĉ se ni klopodas aŭskulti, ni ne povas kompreni ilin. Tro multaj homoj el inter ni estas indiferentaj al tiuj lingvaj diferencoj, kiel d-ro Zamenhof celis klarigi antaŭ pli ol unu jarcento. 

Multaj tiuj homoj perdas siajn lingvojn: minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj  formortas, kune kun la historio kaj scioj ligitaj al ili. 

Universala Esperanto-Asocio, kune kun la esperantista komunumo kies parto ĝi estas, estas firme dediĉita al la renkontigo de homoj trans limoj geografiaj kaj ekonomiaj, trans diferencoj de raso kaj religio, klaso kaj socia statuso, politiko kaj ideologio. Amikeco kaj komuneco ne estas nur “molaj valoroj” sed vere la substrukturo de paco kaj konfido.

La ĉi-jara virtuala kongreso de Esperanto, kiu kunvenigis milojn da homoj, fermiĝis la 24-an de julio. Ĝia ĉefa temo estis Paco kaj Konfido, rekone al la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido deklarita de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj por la jaro 2021. Ni kuraĝas esperi, ke en tiu ĉi jaro de pandemio kaj naturaj katastrofoj, kiam la konfido inter la popoloj estas sub streĉo pli intensa ol iam ajn antaŭe, la mondo frontos la defion. Okaze de la Esperanto-Tago, ni parolantoj de Esperanto, pasiginte la ĵusajn kelkajn tagojn ĉe nia kongreso praktikante pacon kaj akcelante konfidon, redediĉas nin al antaŭenigo de interkompreniĝo kaj, je la okazo de la Internacia Tago de Amikeco, al la amikeco, kiun la mondo tiel urĝe bezonas. Amikeco dependas de konfido; konfido dependas de kompreno – kaj amikeco, konfido kaj kompreno dependas de realisma pritakso de la bezonoj de la mondo en tempo kiam eĉ nia ekzisto estas minacata.

Esperanto por UN

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s