La 2-a de oktobro, la Internacia Tago de Neperforto, estis tiel deklarita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2007. Temis pri la naskiĝtago en 1869 de la granda praktikanto de neperforta protestado, Mahatmo Gandhi. Depost tiam, UN ĉiujare memoras la grandegan influon de la neperforta movado en la progresigo de la homaro en nia epoko.
Universala Esperanto-Asocio, organizo kies fundamenta kredo estas la efikeco de paca komunikado kaj la komunikado de paco, memorigas la internacian komunumon, kaj tute aparte Unuiĝintajn Naciojn, ke sen sistema klopodo alfronti la problemojn de la mondo per paco, konfido, kaj preteco trovi komunan grundon per intertrakto kaj dialogo por la komuna bono, la homaro ne sukcesos venki la problemojn de nia planedo. Nia mondo bezonas kulturon de paco, toleremo, komprenemo — kaj evitado de perforto.
Neperforto postulas kuraĝon por strebadi por homaj, civilaj kaj sociaj rajtoj. Ĝi konsistigas kuraĝan rifuzon kontraŭ la perfortoj praktikataj de potenculoj. Ĉar justaj rimedoj kondukas al justaj rezultoj, ni utiligu pacajn rimedojn por atingi pacajn celojn.
Neperforto estas civila agado, esprimo de la volo de popoloj, ne de registaroj aŭ militistaroj. Tiel, por ke UN estu spegulo de la volo de popoloj, ni bezonas ke la popoloj estu pli kaj pli aŭskultataj de UN. Tio estas la vojo por atingi justecon kaj pozitivajn ŝanĝojn. Por ke neniu estu postlasita. Por ke ni havu veran tutmondan civitanecon.
La rilatoj inter Esperanto kaj neperforto estas historie longaj. En tiu tago, kiam ni memoras pri Mahatma Gandhi, lia lukto kaj filozofio, ni ankaŭ memoras pri lia subteno de la ideo de monda helplingvo. La kvara prezidanto de UEA, la sviso Edmond Privat, estis persona amiko de Gandhi kaj gvidis eŭropan movadon por subteni la agadon de tiu granda pensanto kaj aktivulo.
La ideoj kaj ekzemploj de Gandhi daŭre estas freŝaj kaj defias nin repensi la vojojn por daŭripova evoluigo, klimata agado, paco kaj homaj rajtoj. Ili invitas nin alfronti la defiojn pere de la vero kaj la kuraĝo. Ili invitas nin esti egalaj laŭ digno kaj rajtoj, kaj ne permesi iun ajn trakti la homojn malegale.
Universala Esperanto-Asocio, kiel organizo de civila socio, subtenas neperforton kiel vojon por socia justeco. Per Esperanto, ĝi subtenas internaciajn dialogon kaj solidarecon. Ni ĉiuj ekstaru kaj kunlaboru por pli bona mondo por ĉiuj.