Ĉu nova turismo aŭ neniu turismo?

La 27-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj festis la Mondan Turisman Tagon. Sed ĉu ni vere havas ion por festi?

Turismo estas ligita al poluado, ne nur pro la flugoj sed ankaŭ por ĉio kio la turistoj forlasas. Turismo ankaŭ negative influas konservadon de mondaj heredaĵoj, kaj kulturaj kaj naturaj.

Malgraŭ tio, ĝi estas ekonomia branĉo kaj la efiko de KOVIM-19 estas terura. Laŭ raporto de la Monda Turisma Organizaĵo, tiu efiko kostos 4 duilionojn da dolaroj al la monda ekonomio, kaj evolulandoj estas la plej atingitaj.

La ĉi-jara temo de la Monda Turisma Tago estis “Turismo por inkluziva disvolviĝo”. S-ro Zurab Pololikashvili, la Ĝenerala Sekretario de Monda Turisma Organizaĵo, diris: La homa deziro vojaĝi kaj esplori estas universala, tial turismo devas esti malfermita por la ĝuo de ĉiuj. Same, ankaŭ la multaj sociaj kaj ekonomiaj avantaĝoj alportitaj de turismo devas esti haveblaj de ĉiuj.

Tamen, se ni ankoraŭ pensas pri turismo, ĝi devas esti io tute nova. Fronte al nuntempaj defioj de la klimatŝanĝiĝo, kaj la bezono por klimata agado, turismo devus renoviĝi. Ni ne povas simple reveni al la antaŭ-pandemia turismo. La nova turismo devus helpi malgrandigi nian karbonŝpuron sur la Tero.

Sed, ĉu turismo kapablas antaŭenigi la Celojn por Daŭripova Evoluigo? Se tio eblas, gravas ke ĉiuj havu sian voĉon en konstruado de natur-amika, egaleca kaj justa turismado. Komunumoj, minoritataj grupoj, laboruloj, junuloj, ĉiuj gravas por bona resaniĝo de la turisma sektoro.

Krome, ĉu la “amikeca” esperanta turismado kapablas prezenti vojojn por la nova turismo? Kiuj ne baziĝus sur konsumismo sed sur homa interkompreniĝo, solidareco kaj kunlaboro?

Aŭ ĉu ni forlasu turismon, kiel ne inda por pli bona mondo? Ĉu nova turismo aŭ neniu turismo? Jen grava demando de nia epoko.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s