La 27-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO okazas de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. CoNGO estas la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas sendependa kaj internacia asocio fondita en 1948, kiu antaŭenigas multflankismon, kuraĝigas NROjn kunlabori kun UN kaj subtenas ĉirkaŭ 40 Komitatoj de NROj pri pluraj aferoj, inter ili la nova Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj ĉe UN.
En la unua tago, la Asembleo ricevis mesaĝojn de la Ĝenerala Sekretario António Guterres, la Prezidanto de la 76-a Ĝenerala Asembleo de UN Abdulla Shahid kaj la partoprenon de la Prezidanto de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN Collen Vixen Kolepile, krome la paroladon de la Prezidanto de CoNGO Liberato C. Bautista. Ĉiuj rimarkigis, fronte al la nuntempaj mondaj problemoj, la gravecon de civila socio por la konstruado de pli bona mondo kaj de vera multflankismo.
António Guterres aludis al sia raporto Nia Komuna Tagordo, kun rekomendoj por plifortigi kaj revigligi multflankismon. Laŭ li, pli inkluzivaj metodoj estas pli efikaj, kaj neregistaraj agantoj ludas esencan rolon trovi solvojn por problemoj kiuj atingas nin ĉiujn.
Abdulla Shahid asertis, ke la civila socio ne povas esti pasiva, ĉar ĝi estas grava por konstruado de sanaj demokratioj. Pro tio, UN devas konstrui pliajn eblecojn por la agado de la civila socio. Simile, Collen Vixen Kolepile memoris, ke NROj mobilizas publikan agadon, helpas registarojn kaj konsilas pri politikoj kaj leĝoj.
Fine, Liberato C. Bautista parolis pri multflankismo kiel vojo al konstruado de pli bona mondo. Pli ol agadon, ni bezonas solidarecon kaj veran kunlaboron por malmunti strukturan malegalecon. Ni bezonas esperon antaŭ timo, li diris.
Ni ĉiuj havas rolojn en konstruado de pli bona mondo, persone kaj asocie. Kiel asertis s-ro Guterres, necesas fini malegalecon kaj rekonstrui konfidon kaj unuecon per solidareco kaj protekto de homaj rajtoj.