La 30a de novembro estis la dua tago de la 27-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj), kiu okazas de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro.
En la dua tago, la Asembleo ricevis mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de la UN-Oficejo de Ĝenevo Tatiana Valovaya. Frue, en aprilo, Valovaya interparolis kun la Prezidanto de CoNGO Liberato Bautista pri rilatoj inter NROj kaj UN. Ŝi rimarkigis, ke NROj faciligas kontaktojn kaj kunlaborojn en multaj niveloj de UN, kaj memorigis pri la kvar ĉefaj nuntempaj defioj: klimato, teknologioj, geopolitikaj streĉitecoj kaj tutmonda malfido. Por alfronti tiujn defiojn, ni bezonas pli larĝan multflankismon kiu inkluzivas civilan socion, kaj novigojn pri tutmonda regado, ŝi asertis.
Estis prezentita konversacio inter s-ino Edith Ballantyne, eksa Prezidando de CoNGO inter 1976 kaj 1982, s-ro Bautista kaj aliaj membroj de CoNGO. Ballantyne estis rifuĝinto post la Dua Mondmilito kaj ĉiam interesiĝis pri internaciaj aferoj. Ŝi asertis, ke la mondo estas malgrandigita kaj ni bezonas lerni kiel vivi kune kaj kunlabori. Laŭ ŝi, NROj kapablas alproksimigi la diversecon kaj antaŭenigi kunlaboron.
Estis prezentata ankaŭ, la Sinteza Raporto pri la Pintkunsido de CoNGO, kiu okazis la 24an de oktobro. En tiu pintkunsido, Francis Hult, nome de UEA, estis unu el la ĉefparolantoj kaj atentigis pri la graveco de lingva justeco kaj multlingveco. La raporto, kiu legeblas en la angla, priskribas la nuntempajn defiojn, la necesajn valorojn por alfronti tiujn defiojn, kaj la rolon de UN kaj CoNGO.
En la unua tago estis prezentata la Kompendio de Principoj por Bona Agado de NROj. La kompendio, kiu legeblas en la angla, estas gvida dokumento kaj parolas pri sendependeco de NROj antaŭ registaroj kaj la UN mem; kunlaboro inter NROj; kaj personaj respondecoj.
Ni ĉiuj povas partopreni, individue kaj asocie, en la klopodoj por konstrui pli bonan mondon.