UEA reelektiĝis al la estraro de CoNGO por plia trijara periodo. La membroj de la nova estraro estis anoncitaj dum la tria tago de la 27-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj), kiu okazis de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. S-ro Liberato C. Bautista ankaŭ reelektiĝis al prezidanteco de CoNGO.
Bautista kaj la vicprezidanto Cyril Ritchie memorigis, ke NROj devas unuiĝi kaj kunlabori en agadoj tra la tuta sistemo de UN. La ĉefaj roloj de NROj estas subteni la valorojn de la Ĉarto de UN kaj labori surgrunde kaj solidare kun la plej malfavorataj grupoj. NROj disponigas sciojn, spertojn kaj konsilojn kiuj utilas al UN kaj registaroj, ili asertis.
Partoprenis en la asembleo, respondeculoj pri rilatoj kun NROj en tri sidejoj de UN, Marc-André Dorel en Novjorko, Lidiya Grigoreva en Ĝenevo, kaj Mirella Dumar Frahi en Vieno. La tri invititoj instigis NROjn partopreni en la venontaj eventoj de UN, por alporti la bezonojn de la civila socio, por ke la decidoj estos la plej bonaj por la homoj.
Kunlaboro de UEA kun CoNGO kreskas, kaj ankaŭ la eblecoj antaŭenigi multlingvecon, lingvan justecon kaj lingvajn rajtojn. Alia grava agado estas la kreado de la Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj, kiu kunvenos la 7an de decembro, sub la temo Multlingvismo kaj Unuiĝintaj Nacioj – Politiko, Praktiko kaj Perspektivoj.