Solidareco estas kerna valoro por realigo de homaj rajtoj, evoluigo kaj paco. En tiu senco, solidareco ne limiĝas je asistado, helpo aŭ bonfaro. Ĝi devas esti principo de internaciaj ekonomiaj rilatoj, paca kunekzistado, egala kunlaboro kaj justa divido de profitoj kaj ŝarĝoj.
La ideo pri solidareco enestas en la propra koncepto de Unuiĝintaj Nacioj. La popoloj de la mondo, reprezentataj per siaj registaroj, unuiĝis por konservi pacon, antaŭenigi socian kaj ekonomian evoluigon, kaj garantii homajn rajtojn. La membroj de UN decidis kunlabori por solvi internaciajn problemojn, ĉu ekonomiajn, sociajn, kulturajn aŭ homrilatajn.
La nuntempa Sendependa Spertulo pri Homaj Rajtoj kaj Internacia Solidareco Obiora Chinedu Okafor ĉi-jare rimarkigis, en la 76-a Ĝenerala Asembleo de UN, pri la graveco de solidareco por krei ekonomian sekurecon. Tiel, por ke ĉiuj homoj kaj popoloj havu decan vivon kaj disvolvu siajn kapablojn, ni bezonas ekonomion bazitan sur sociaj bezonoj, homaj rajtoj kaj solidareco.
Esperanto estas ilo por tia solidareco kiu alproksimigas homojn kun homojn. Por ke ni rekonu, kaj nian egalecon kiel homoj, kaj nian diversecon kiel popoloj. Esperanto estas lingvo de unueco. Tra la tuta mondo, esperantistoj interkompreniĝas kaj kunlaboras, kiel parto de unu solidara homaro.