Rakontoj de Migradoj

La kvara numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto.

Familioj elhejmigitaj de milito, improvizitaj tendaroj en la ĉirkaŭaĵo de urboj, postvivantoj de danĝeraj martransiroj – amaskomunikiloj kutimis bagateligi bildojn de migrantoj, kiuj tro ofte reduktiĝas al arketipo de nuntempa malfeliĉo. Ĉi tiuj novaĵoj reflektas tre realajn situaciojn, kiel tiuj, kiujn nuntempe spertas civiluloj provantaj fuĝi el Afganujo.

La tragika flanko de migrado tamen malproksime resumas la kompleksan, multoblan kaj ŝanĝiĝantan realecon de ĉi tiu ĉefa fenomeno de la 21-a jarcento. En 2020, la Internacia Organizaĵo por Migrado (angle IOM) taksis, ke la nombro de internaciaj migrantoj tutmonde estis 272 milionoj. Ĉi tiuj homoj forlasis sian hejmlandon ne nur por fuĝi de perforto, naturaj katastrofoj aŭ efikoj de klimatŝanĝiĝo – sed ankaŭ por studi, labori kaj krei novan vivon aliloke.

Legu, pripensu kaj diskutu la temojn!

Unesko-Kuriero, oktobro-decembro 2021

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s