Dum la 6-a kaj 7-a de decembro, 2021, okazis la 12-a Internacia Forumo de NROj en Oficiala Rilato kun Unesko. Ĝin organizis la Komitato pri Rilatoj inter NROj kaj Unesko (angle NGO-UNESCO Liaison Commitee), kiu grupigas NROjn en oficialaj rilatoj kun Unesko. Inter ili estas UEA kun konsulta statuso.
Sub la temo Atingi Tutmondan Civitanecon, invititoj kaj reprezentantoj de NROj diskutis diversajn rilatajn temojn. La programo eĉ enhavis interesajn interagajn sesiojn, kie la partoprenantoj estis hazarde parigitaj por interparoli kaj interŝanĝi ideojn.
La malferma sesio ricevis mesaĝojn de la Vic-Ĝenerala Direktoro de Unesko Xing Qu kaj de la eksa Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon. Ili atentigis pri la gravan rolon de NROj por atingi la celojn de Unesko kaj de la Celoj por Daŭrpova Evoluigo, speciale la celo 4 Bonkvalita Edukado. Ankaŭ parolis la prezidanto de la Komitato pri Rilatoj inter NROj kaj Unesko Davide Grosso, kiu invitis ĉiujn al pli efikaj kaj konkretaj kunlaboroj.
La koncepto pri tutmonda civitaneco kiel vojo al pli bona mondo estis ligita al aliaj gravaj temoj, kiel homaj rajtoj, inkluziveco, diverseco, indiĝenaj popoloj, edukado kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo. En ĉiuj diskutoj, oni pripensis la rolon de NROj kaj de civila socio por antaŭenigi tutmondan civitanecon.
Dum la evento, NROj estis priskribitaj kiel grupoj de agentoj por ŝanĝo, kie oni eksperimentas inkluzivecajn strategiojn por antaŭenigi tutmondan civitanecon. Tiuj organizoj kapablas stariĝi por la rajtoj de tiuj kiuj ne havas la samajn ŝancojn, kaj pligrandigi la voĉojn de la senvoĉuloj. NROj havas pli vastan vidkapablon kaj ne malkuraĝiĝas antaŭ malproksimaj celoj. Tamen, oni devas montri, per praktikaj kaj realaj aferoj, kio estas la tutmonda civitaneco.
Ni demandis, dum unu sesio, pri la lingvaj defioj de tutmonda civitaneco. Inter la komentoj, oni parolis pri la neceso inkluzivi pliajn lingvojn por inkluzivi pliajn homojn, precipe indiĝenaj lingvoj. Oni ankaŭ parolis pri la fakto, ke ni bezonas agnoski kaj fortigi la diversajn kulturajn identecojn, kaj samtempe konstrui komunan bazon sur kio ĉiuj agnoskas unu la alian.
Ni estu preta kunlabori kun aliaj NROj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj. Ni komune konstruu la tutmondan civitanecon, surbaze de homaj rajtoj, solidareco kaj interkultura dialogo por paco.