La temo de la venonta 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado estos “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La Kongreso okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. La Dua Bulteno de la Kongreso presentas la temon:
Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
Indiĝenaj lingvoj – kiuj enkorpigas 90 procentojn de la lingva diverseco en la mondo – unuafoje ricevis mondan atenton en 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Multaj faktoroj pelis Unuiĝintajn Naciojn al tiu paŝo, interalie kreskanta kompreno pri la graveco de indiĝena ekologia scio kaj ter-mastrumado fronte al la ĝemelaj minacoj de klimat-ŝanĝiĝo kaj perdo de biologia diverseco.
Sed unu jaro ne sufiĉas por tia kompleksa kaj urĝa temo. Tial la jaro 2022 inaŭguras la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, per kiu UN, kaj precipe ĝia kultura kaj scienca branĉo, Unesko, esperas plifortigi la klopodojn konservi kaj revigligi tiujn milojn da lingvoj, kies parolantoj tra la mondo suferegis en la lastaj jarcentoj pro koloniigo, epidemiaj malsanoj, kaj la senbrida ekspluatado de iliaj teritorioj por ĉiuspecaj resursoj.
Por esperantistoj, la celoj de la Jardeko aspektas tre parencaj al niaj idealoj. Ni ja estas movado por lingva diverseco kaj lingva demokratio, laŭ la Manifesto de Prago, kaj ni estas samtempe engaĝitaj en la streboj de UN por daŭripova evoluigo, inkluzive de tiaj fundamentaj aspektoj de la homa vivo kiel sano, edukado, laboro, loĝado kaj tiel plu. En tiu kadro ni devas senti grandan solidarecon kun Indiĝenaj popoloj, kies lingvoj, kulturoj, tradicioj kaj mondrigardoj alportas preskaŭ senfinajn riĉaĵojn al la monda heredaĵo.
Nia kongresa temo en Montrealo tial invitas al diskutoj ne nur pri lingvaj demandoj, sed pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, pasinteco kaj estonteco. Certe niaj kongresanoj havos okazon kleriĝi pri unuopaj, fascinaj lingvoj kiel la inuka, la aniŝnaba aŭ la kanjenkeha, kaj ankaŭ lerni iom pri la enkadriĝo de indiĝenaj lingvoj en la kompleksa lingvopolitika pejzaĝo de Kanado. Sed ni ankaŭ rigardos freŝan tradukon de la Deklaracio pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, diskutos pri la signifo de indiĝenaj lingvoj por la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj konsideros, kion diras nuntempaj indiĝenaj verkistoj kaj pensuloj pri la evoluo de homaj socioj kaj la repaciĝo de niaj rilatoj kun la Tero.
La reĝisoro de la kongresa temo estas d-ro Mark Fettes, eksprezidanto de UEA kaj kanada profesoro pri edukado kiu proksime kunlaboras kun indiĝenaj komunumoj, edukistoj kaj studentoj. Proponoj de kontribuoj kaj kunlaboro pri la temo estas bonvenaj ĉe la retlisto kongresatemo@groups.io.
Fonto: Dua Bulteno de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉiuj potenculoj, kiuj atakas kaj detruas malfortajn ŝtatojn indiĝenajn aŭ civilizitajn, alportas detruon al la tuta homaro dum pasas la tempo.
“Ni devas apogi la prosperon de la popoloj en siaj propraj teritorioj, en siaj propraj landoj, kun pli da kunlaboro kaj malpli da konkurenco.”
Legu kaj, se taŭgas, oni povas uzi ĉi tiun tekton libere:
ŜatiŜati