Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen

La Simpozio de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj okazos virtuale en la 3a kaj 4a de Majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 30-a de aprilo per ĉi tiu ligilo.

La pandemio de KOVIM-19 forte efikis sur la homaro. Krom la rektaj efikoj de infektado, okazis multaj nerektaj efikoj sur individuoj kaj sociaj institucioj tra la mondo. Antaŭ-pandemiaj malegalecoj pligrandiĝis kaj novaj defioj aperis dum homoj provas vivi kaj labori en publika sankrizo. Nuntempe, Unuiĝintaj Nacioj serĉas vojojn por antaŭeniro, inkluzive kiel restarigi la Tagordon 2030 kaj la rilatan laboron de daŭra progreso de la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) post la plej gravaj efikoj de la pandemio, kiel emfazite en Nia Komuna Tagordo, la lastatempa raporto de la Ĝenerala Sekretario, kaj la temo de la venonta Altnivela Politika Forumo en julio 2022.

La simpozio atentigos pri la esenca rolo kiun multlingvismo devas ludi en iniciatoj de Unuiĝintaj Nacioj, membroŝtatoj, neregistaraj organizoj, privata sektoro kaj aliaj koncernatoj por antaŭenigi evoluigon dum kaj post la pandemio. Lingvoj peras ĉiujn homajn spertojn. Plena inkluziva dialogo kaj solvado de problemoj devas enhavi signifan uzon de multlingvismo por garantii, ke homoj komprenu unu la alian, egale aliru informojn, kaj demokratie partoprenu. Krome, ĉiuj evoluigaj iniciatoj devas eksplicite konsideri lingvajn minoritatojn, tiel ke “neniu restu postlasita” pro sia lingva fono.

La simpozio pripensos multlingvismon rilate al Bona Sano kaj Bonfarto (CDE 3) kaj Bonvalita Edukado (CDE 4), kun rigardo al lingvaj defioj kiuj okazis dum la pandemio, kaj ankaŭ al kreemaj kaj inkluzivaj solvoj kiuj aperis kaj povas helpi la antaŭenigon. La dutaga virtuala evento kunigos oficistojn de UN, registarajn oficistojn, universitatajn profesorojn kaj membrojn de civila socio. La simpozio okazos kiel panelo, kie spertuloj prezentos siajn perspektivojn, dialogos kun la aliaj, kaj instigos ĝeneralan diskuton kun partoprenantoj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s