Unesko kaj Multlingvismo: Dialoga Forumo

La Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj okazigos diskutforumon la 18an de majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 16a de majo per ĉi tiu ligilo.

Dum pli ol 70 jaroj, Unesko estas gvida voĉo pri multlingvismo. Nuntempe ĝi organizas multajn iniciatojn por antaŭenigi lingvan diversecon. En ĉi tiu forumo, oficistoj de Unesko kiuj laboras pri multlingva edukado, la Monda Atlaso de Lingvoj, kaj la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj pridiskutos nunajn iniciatojn kaj venontajn klopodojn. La sesio havos dialogan formaton kaj bonvenigos reprezentantojn de NROj, oficistojn de UN kaj kolegojn el membroŝtatoj.

La forumo enhavos salutparolon de Eliot Minchenberg, Oficeja Direktoro kaj Reprezentanto de Unesko en Novjorko, kaj raportojn de oficistoj de Unesko. Noro Andriamiseza Ingarao, fakulo pri edukado, parolos pri multingva edukado. Irmgarda Kasinskaite, konsilanto pri komunikado kaj informado, parolos pri la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Bhanu Neupane, konsilanto pri malferma aliro al sciencaj informoj, parolos pri la Monda Atlaso de Lingvoj.

Ankaŭ okazos labora kunveno de la Komitato. La Komitato estas parto de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj) kaj nuntempe estas sub la prezidanteco de UEA.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s