Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?

La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2022 estas disponebla en Esperanto.

Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion.

Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj tio estas nur la komenco de tiu teknologia revolucio.

Tiaj progresoj estas promesoplenaj kiam ili ebligas elpensi kuracilojn kontraŭ mensaj kaj nervaj malsanoj, kiam ili donas al tute paralizita paciento eblon komuniki aŭ reakiri iun moviĝokapablon.

Sed la etikaj demandoj kiujn levas la neŭrosciencoj estas same grandaj kiel la esperoj kiujn ili naskas. Tio estas des pli vera ke ilia aplikokampo larĝe transpasas la medicinan agadkampon, kaj ili estas aplikataj al merkatiko, edukado aŭ ankaŭ al la videoludoj.

Legu, pripensu kaj diskutu la temojn!

Unesko-Kuriero, januaro-marto 2022

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s