Antaŭ 50 jaroj, en 1972, la internacia politiko pri medio sukcesis atingi solidan kolektivan direkton pro la okazigo de la Konferenco pri la Homa Medio (la Konferenco de Stokholmo), post kiu en tiu sama jaro, la 15-an de decembro (koincide kun la Zamenhof-Tago, samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj de la Esperanto-kulturo), la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la rezolucion A/RES/2994 (XXVII) deklarantan la 5-an de junio la Monda Tago de la Medio (MTM). La rezolucio instigas registarojn kaj organizojn entrepreni en tiu tago, ĉiujare, tutmondajn agadojn reasertantajn la zorgon pri la konservado kaj plibonigo de la medio, cele al profundigo de la ekologia konscio en la menso de la homoj.
Tiu tago devas utili por reliefigi, ke protektado, sano, resanigo kaj daŭripoviga flegado de la medio estas grava afero por la garantio de la diverseco en nia planedo kaj pro la rekta influo al la bonfarto de la popoloj kaj al la ekonomia disvolviĝo en la tuta mondo. Ĝi donas al ĉiuj ni okazon eduki kaj edukiĝi per kleriĝo pri la temo kaj alvoki individuojn kaj grupojn al respondeca komuna konduto por konservado kaj refortigo de la naturo en nia planedo.
Universala Esperanto-Asocio (UEA) pere de sia monda reto de kunlaborantaj individuoj kaj organizoj, kiu ampleksas dekmilojn da homoj en pli ol 130 landoj kaj teritorioj, diversmaniere strebas por la celoj de tiu tago. Aparte menciindas la publikigo en Esperanton de la Gvidilo pri la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo; la agadoj de la Faka Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE); la kunlaboroj kun la junulara sekcio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiu reviziis sian statuton por inkluzivi kiel statutan celon de la organizo daŭripovecon; la starigo de la Fondaĵo Klimato; kaj la kampanjo Tutmonda Arbo-Plantado (TAP), kiu celas plantigi ĝis 2030 pli ol 1000 arbojn en ĉiuj kontinentoj, kunlabore al la Tagordo 2030 de UN. En 2022 la kampanjo aparte kunlaboras kun la Asocio de Terkultivistoj Esperantistaj (ATE) por plantado de fruktarboj en Benino, cele ne nur al kaptado de karbono, sed ankaŭ al subteno de loka ekonomia disvolviĝo. Por tio TAP kolektas donacojn pere de la Fondaĵo Klimato. Ĝis nun pli ol 700 arboj estis plantitaj kadre de TAP. UEA firme kredas, ke internacia kunlaboro kaj solidareco, surbaze de la respekto al diverseco kaj aliro al homoj pere de siaj lokaj, gepatraj lingvoj kaj pere de neŭtrala internacia lingvo kiel Esperanto, estas unu el la bazoj por ke la eduko por ekologia konscio floru samkiel refloru kaj konserviĝu la naturo en nia unusola planedo Tero.