La kampanjo ‘Vikio Por Homaj Rajtoj‘ estas kunlaboro inter Fondumo Vikimedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj.
La celo de la kampanjo #VikioPorHomajRajtoj estas garantii, ke ĉiuj havu aliron al neŭtralaj, fakto-bazitaj kaj aktualaj informoj pri nia rajto al sana medio. La rajto al sana medio estas laŭleĝa rajto agnoskita de UN, kaj ankaŭ vojo por kunigi homajn rajtojn kun la triopa tutmonda krizo kiun ni alfrontas: klimata ŝanĝo, poluado kaj perdo de biodiverseco. Kiel atentigas la Programo de UN pri la Homa Medio: ni bezonas paciĝi kun naturo, kaj homaj rajtoj devas esti ĉe la centro de solvoj.
La rolo de Vikipedio neniam estis tiel grava ol nuntempe. Ĉiuj, ĉie, bezonas aliron al informoj pri kiel klimata ŝanĝo aŭ media degenerado efikas sur iliaj vivoj. Ni povas plimultigi sciojn pri la sanaj naturaj sistemoj de kiuj ĉiuj homoj dependas por havi akvon por trinki, aeron por spiri, nutraĵon por manĝi, kaj bezonatajn resursojn. Ĉi-jare en #VikioPorHomajRajtoj, ni atentigas pri la graveco de rajto al sana medio en homa travivado de la tri interligitaj tutmondaj krizoj: klimata ŝanĝo, perdo de biodiverseco, kaj poluado.
Informado ludas gravan rolon en nia komuna kapablo ne nur kompreni tiujn interligitajn krizojn, sed ankaŭ mildigi la kaŭzojn kaj adaptiĝi al sana estonteco por ĉiuj. Plene observi la homan rajton al sana medio enpovigas tiujn plej atingitajn de mediaj damaĝoj, kiel poluado, klimata ŝanĝo kaj perdo de biodiverseco, por defendi la medion, partopreni en decidoj, kaj aliri justecon kaj homajn rajtojn. Plibonigi Vikipedion pri tiuj enhavoj helpas homojn fari milojn da decidoj bezonataj por trakti tiujn premajn mediajn krizojn.
Post nova agnosko de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, ke havi puran, sanan kaj daŭripovan medion estas homa rajto, ni havas novan ŝancon helpi homojn ĉirkaŭ la mondo pli bone kompreni kaj postuli ilian rajton al sana medio.
Esperantistoj ankaŭ povas partopreni dum a tuta jaro. Vizitu la retejon, vidu la liston de artikoloj kaj kunlaboru per tradukado aŭ plibonigo de enhavoj.
Ĉu vi ankoraŭ ne estas esperanta vikipediisto? Kreu konton, lernu pri la laboro, kaj estu parto de la komunumo.
Unuiĝintaj Nacioj, Vikipedio kaj esperantistoj por la rajto al sana medio!