Remeti CDE-4 survoje post KOVIM-19: la fundamenta rolo de multlingvismo en edukado

La 11-an de julio, okazos aparta aranĝo dum la Altnivela Politika Forumo de UN, organizita de la Komitato de NROj pri Lingvoj, la Universala Esperanto-Asocio, kaj la Konstanta Misio de Hispanio ĉe UN.

La evento estos virtuala, senpaga kaj en la angla. Vi povas aliĝi ĉi tie.

Eĉ antaŭ KOVIM-19, antaŭenigo de la kvara Celo por Daŭripova Evoluigo (CDE-4) estis malrapida kaj ĝia plenumo necerta. Lingva malegaleco en aliro al edukado estas ŝlosila faktoro. La Observa Raporto pri Tutmonda Edukado de 2016 montris, ke 40% de la tutmonda loĝantaro ne aliris edukadon en lingvoj kiujn ili komprenas. La pandemio malplibonigis la aferon, kiam 1,6 miliardoj da lernantoj malĉeestis lernejojn kaj ne ĝuis okazojn por lingvolernado kaj alfabetigo. Krome, la cifereca divido malpermesis al vundeblaj loĝantaroj, ĉefe en evolulandoj, aliri enretan edukadon kaj eblecojn por lingva klerigo. Por atingi inkluzivan kaj egalan edukadon por lingve malsamaj lernantoj, multlingvismo devas esti fundamenta en post-pandemia eduka planado.

La aparta aranĝo pritraktos rekomendojn pri la rolo de lingvoj en edukado, laŭ la raporto de Unesko ‘Reimagi Niajn Estontecojn Kune: nova socia kontrakto por edukado’. Elstaraj fakuloj pri edukado diskutos kion praktike signifas multlingva perspektivo de CDE-4. Per empiriaj esploroj kaj dokumentitaj bonaj praktikoj, ili montros kiel  lernejoj povas uzi multlingvismon, inkluzive gepatrajn lingvojn, mondajn lingvojn, naciajn kaj regionajn lingvojn, indiĝenajn lingvojn, kaj internaciajn lingvojn kiel Esperanto, por atingi inkluzivan kaj egalan edukadon kiu potencigas lernantojn kiel tutmondajn civitanojn, pretajn por partoprenado en la socia, ekonomia kaj politika vivo.

2 pensoj pri “Remeti CDE-4 survoje post KOVIM-19: la fundamenta rolo de multlingvismo en edukado

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s