Finigi rasismon. Konstrui pacon.

La 21-a de septembro estis la Internacia Tago de Paco. UEA, per la grupo Esperanto por UN, diskonigis mesaĝon kaj afiŝojn pri la temo.

Fakto estas, ke paco enhavas du politikajn sencojn. La paco inter la popoloj, kaj la paco inter homoj. Tio signifas, ke la konstruado de paco temas pri ĉeso de militado, kaj organizado de justaj socioj por ĉiuj. 

La temo de la Internacia Tago por 2022 estis Finigi rasismon. Konstrui pacon. Kiel diris la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres, rasismo daŭre venenas instituciojn, sociajn strukturojn kaj ĉiutagajn vivojn en ĉiuj socioj.

Ĝenerale, socia, ekonomia, kultura kaj politika malegaleco kreskigas rasismon. Samtempe, ĝuste plibonigo de vivkondiĉoj kaj egaleco de ŝancoj antaŭenigas elradikigon de rasismo. Gravas ankaŭ, ke nacioj havu klarajn leĝojn kaj publikajn politikojn kontraŭ rasismo. Tiuj politikoj enhavu vojojn por agnosko, kompensoj kaj evoluigo.

En 2001, UN adoptis la Durbanan Deklaracion kaj Agadan Programon, pri rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio, kaj aliaj maltoleremoj. Per tiu dokumento, membroŝtatoj konsentis ratifi internaciajn konvenciojn, kaj adopti rilatajn politikojn en pluraj kampoj, de juĝsistemo al edukado, de informado al novaj teknologioj.

Por konstrui pli bonan mondon, ni devas forigi diskriminacion, maltoleremon kaj malamon. Gravas, ke ĉiuj komprenu la egalecon de ĉiuj homoj je digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas rolon en kreado de inkluzivaj socioj.

Rasismo enhavas diskriminacion kaj perforton kontraŭ lingvoj kaj kulturoj. Kiel esperantistoj kaj civitanoj ni devas partopreni kaj subteni movadojn por egaleco kaj homaj rajtoj. Ni devas stariĝi kontraŭ malama parolado, kaj antaŭenigi estimon kaj respekton per edukado.

Rafael Lima – Esploristo pri publika administrado kaj partoprenanto en Esperanto por UN.

Esperanto por UN

Unu penso pri “Finigi rasismon. Konstrui pacon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s