Porpaca agado en Unuiĝintaj Nacioj

La ĉefa kialo por la kreado de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1945, post la dua mondmilito estis “savi estontajn generaciojn de la plago de milito… praktiki la toleremon kaj vivi en paco unu kun la aliaj, kiel bonaj najbaroj”. Laŭ tio, la ĉefa celo de UN estas, laŭ la 1-a artikolo de la Ĉarto de UN, “konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon, kaj tiucele apliki efikajn kolektivajn rimedojn por preventi kaj forigi minacojn kontraŭ la paco kaj por subpremi ĉian agon de agreso aŭ alian rompon de la paco, kaj realigi per pacaj metodoj, konforme al la principo de justeco kaj internacia juro, la ĝustigon aŭ la solvon de internaciaj disputoj aŭ de situacioj kiuj povus konduki al rompo de la paco”.

Kompreneble, por tiuj celoj, UN havas strukturon, ĉefe la Ĝeneralan Asembleon, kiu nur rekomendas, kaj la Sekurecan Konsilion, kiu dum la agado de tiu Organizo, havas la ĉefan rolon helpi la finigon de multnombraj konfliktoj, ĉu kiam estis neefikaj aliaj provizoraj aranĝoj, ĉu per blokado, ekonomiaj punoj kaj aliaj trudaj rimedoj.

Per Rezolucio “Unio por Paco” de novembro 1950 (Res. 377V de la Ĝenerala Asembleo), tiu ĉi organo povas ankaŭ fari ĉian necesan aranĝon por la paco, kiam la Sekureca Konsilio, pro la kontraŭa vetoo de unu el la kvin konstantaj membroj, ne faras decidon. Bedaŭrinde tiu ĉi Rezolucio malmulte aplikiĝis.

Alia bona metodo por la paco estas la “Operacioj por gardi la pacon” uzataj sukcese ekde la kreado de UN en multaj partoj de la Tero. Tamen, la kialoj de konfliktoj ŝanĝiĝis laŭlonge de la jaroj, ĉar antaŭe la konfliktoj estis kutime interŝtataj, dum nuntempe abundas la civilaj konfliktoj.

Ĝis ĉi tie ni menciis la gardadon de la paco laŭjure. Sed kio okazas fakte?

Sciate estas, ke ne ĉiam UN sukcesis gardi la pacon en la multnombraj konfliktoj tra la jaroj kaj tra la mondo. Ofte oni aŭdas kritikojn al UN pro neago aŭ pro nesukceso finigi militon, kaj multaj homoj pensas, ke UN malmulte faras propace.

Ni havas nun bonan ekzemplon: la militon en Eŭropo pro la invado de Rusio al Ukrainio. Multaj homoj denove pensas, ke UN ne ludas bone sian pacigan rolon. Sed la Sekureca Konsilio konsistas el dek kvin membroj, el kiuj kvin estas konstantaj membroj, dum la aliaj estas elektitaj por du jaroj. La Respubliko de Ĉinio, Francio, la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj (nun Rusio), la Unuiĝinta Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando, kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko estas la konstantaj membroj.

Do, Rusio, estante “konstanta membro” de la Sekureca Konsilio, havas vetorajton kiam oni diskutas pri tiu milito.

Jen la problemo kiu faras ke UN, malgraŭ sia celo gardi la pacon, restas senpova en kelkaj cirkonstancoj.

M. R. Urueña – Emerita profesoro pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Valladolid, Hispanio, specialisto pri medio-protektado kaj juro de la maro, kaj iama prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio.

Esperanto por UN

Unu penso pri “Porpaca agado en Unuiĝintaj Nacioj

  1. la artikolo pri la nekapablo de UN gardi la pacon en la nuna milito estas prava pri la rolo de Rusujo, sed ĝi silentas pri la rolo de Usono, kiu gvidas unu el la flankoj en tiu milito, kaj kies industrio gajnegas pro la vendado de armiloj. ĉu Usono volas la pacon aŭ la militon? tio estas neklara al mi kaj ŝajne ankaŭ al UN.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s