Estas granda honoro saluti vin kiel Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj.
Mi fariĝis estro de la Ĝenerala Asembleo en Novjorko dum malfacila periodo.
En lastaj jaroj, ni travivis multobliĝantajn tutmondajn krizojn, kies efikoj refortigas unu la alian.
Ni renkontis la prototipon de eblaj krizoj de la antropocena erao – kio liveris seriozajn lecionojn kaj minacojn.
Pli kaj pli seriozaj naturaj katastrofoj ankaŭ montris, ke ni ne rajtas perdi tempon: ni devas laŭiri vojon de daŭripova evoluigo.
Sekve, Unuiĝintaj Nacioj havas du urĝajn, paralelajn taskojn: mastrumon de krizoj kaj instigadon al transformiĝo.
UN povas tion fari ĉe si, sed pleje gravas tio kion la Membraj Ŝtatoj mem faras hejme surbaze de komunaj scioj.
La Organizo laboras pri praktikaj solvoj surbaze de sciencaj rezultoj kaj la principo de solidareco.
Tamen, por atingi trarompon, necesas restarigi reciprokan konfidon inter la Membraj Ŝtatoj.
Ni vivas en epoko de milito, kiam, bedaŭrinde, oni pridemandas bazajn valorojn en la ĉiutaga vivo kaj dum armitaj konfliktoj. Ni ne forgesu la vortojn de Dag Hammarskjöld, iama ĝenerala sekretario de la Organizo: “Oni ne kreis UN por porti la homaron al la Ĉielo, sed por savi la homojn el la Infero.”
Mi estas konvinkita, ke UN, kiu atingas 77 jarojn ĉi-jare, multon faris, multon faras, kaj multon povos fari en estonteco, por la paco kaj kunlaboro.
Kaj, plej grave: ĝi povas helpi la ok miliardojn da civitanoj de la mondo, ke ili ĝuu siajn homajn rajtojn libere kaj vivu en pli bonaj kondiĉoj.
CsabaKőrösi Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN