Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres, pri la Tago de Unuiĝintaj Nacioj
Unuiĝintaj Nacioj estas la produkto de espero.
La espero — kaj firma decido — post la Dua Mondmilito, transiri el tutmonda konflikto al tutmonda kunlaboro.
Nuntempe, nia organizo estas elprovata kiel neniam antaŭe.
Tamen, Unuiĝintaj Nacioj estis kreita por tiaj momentoj.
Nun, pli ol iam ajn, ni devas vivigi la valorojn kaj principojn de la Ĉarto de UN en ĉiu angulo de la mondo.
Donante ŝancon al paco kaj ĉesigante konfliktojn kiuj endanĝerigas vivojn, estontecojn kaj tutmondan progreson.
Laborante por ĉesigi ekstreman malriĉecon, redukti malegalecojn, kaj savi la Celojn por Daŭripova Evoluigo.
Protektante nian planedon, inkluzive per rompo de nia adikto al fosiliaj brulaĵoj kaj per tuja startigo de la revolucio de renovigebla energio.
Kaj, finfine, ekvilibrante la pesilon de oportunaĵoj kaj liberecoj por virinoj kaj knabinoj, kaj garantiante homajn rajtojn por ĉiuj.
Dum ni festas la Tagon de UN, ni renovigu nian esperon kaj nian konvinkon pri tio kion la homaro povas atingi, kiam ni laboras kune, en tuttera solidareco.
António Guterres Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj