Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago kaj la Tago de la Esperanta Libro, 15 decembro 2022

En la 15a de decembro, esperantistoj en la tuta mondo festas la kulturon de Esperanto. Tiu dato en 1859 estis la naskiĝdato de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, kaj estas nun festata kiel la Tago de la Esperanta Libro. Per lingvaj, kulturaj kaj komunikaj eblecoj de Esperanto, nia asocio antaŭenigas komprenemon, kunlaboron kaj pacon en la mondo.

Novaj militoj, pligrandigo de malriĉeco kaj klimataj ŝanĝoj estas inter nuntempaj defioj, kiuj minacas la tutan Teron kaj ties enloĝantojn. Krome, ni perdas la kuradon por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo. Por respondi al tiuj defioj, la solaj vojoj estas interparolo, intertraktado kaj unuiĝo.

Necesas novaj klopodoj por vera kunlaboro. Nacioj kaj homoj devas decidi labori por solvi la komunajn defiojn, kaj trovi novajn vojojn por konfido kaj solidareco. Per sincera dialogo, oni povas reaserti komunajn valorojn, kiuj estas egalrajtaj posedaĵoj de ĉiuj.

Lingvo estas la peranto de ĉio kion ni faras, de ĉiu progreso celante plenan observon de homaj rajtoj, plenan pacon kaj evoluigon por ĉiuj. La mondo bezonas unuecon ĉirkaŭ tiuj fundamentaj ideoj, kaj tiu unueco eblas nur, se ni estas kapablaj respekti diferencojn kaj samtempe esti reciproke aŭskultataj.

Lingvoj prezentas la diversecon de kulturoj, valoroj kaj vivmanieroj. Estas per lingvoj, ke ni povas agnoski la homecon unu de la alian, konstrui solidarecon kaj kreskigi estimon inter malsamaj homoj. Ni invitas ĉiujn, esperantistojn aŭ ne, stariĝi kaj vivi sub la spirito de interkompreniĝo, espero kaj komuna bono.

Vivu Esperanto! Vivu la lingvoj de la mondo! Vivu la homaro!

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 1087 (2022-12-18)

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s