Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2022. Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj … Daŭrigi legi Lingvoj – portantoj de kulturoj
Aŭtoro: unesperante
Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?
La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2022 estas disponebla en Esperanto. Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj tio estas nur la … Daŭrigi legi Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?
Unesko kaj Multlingvismo: Dialoga Forumo
La Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj okazigos diskutforumon la 18an de majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 16a de majo per ĉi tiu ligilo. Dum pli ol 70 jaroj, Unesko estas gvida voĉo pri multlingvismo. Nuntempe ĝi organizas multajn iniciatojn por antaŭenigi lingvan diversecon. En ĉi … Daŭrigi legi Unesko kaj Multlingvismo: Dialoga Forumo
PACO EN LA HOMA FAMILIO
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo 2022 La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj. Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj … Daŭrigi legi PACO EN LA HOMA FAMILIO
Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen
La Simpozio de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj okazos virtuale en la 3a kaj 4a de Majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 30-a de aprilo per ĉi tiu ligilo. La pandemio de KOVIM-19 forte efikis sur la homaro. Krom la rektaj efikoj de infektado, okazis multaj nerektaj efikoj sur … Daŭrigi legi Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen
La Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj
Ekzistas ĉirkaŭ 7000 lingvoj en la mondo, kaj preskaŭ duono el ili estas minacataj de malapero. Por la komunumoj, kiuj deziras plu instrui, lerni kaj uzi siajn lingvojn, la perdo estas ruiniga. Endanĝerigo de lingvoj signifas ofte ankaŭ la perdon de historio, ligiteco kaj identeco por la komunumoj, kiuj uzas ilin, same kiel por la … Daŭrigi legi La Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj
Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
La temo de la venonta 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado estos "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". La Kongreso okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. La Dua Bulteno de la Kongreso presentas la temon: Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj Indiĝenaj lingvoj – kiuj enkorpigas … Daŭrigi legi Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco. Sed ĉi-jare nia solidareco … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022. En la Tago de la Gepatra Lingvo, Universala Esperanto-Asocio festas la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo. Tiu diverseco estas riĉaĵo kiun ni devas protekti kaj antaŭenigi. Respekto al lingva diverseco estas vojo al plena observo … Daŭrigi legi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Atingi Tutmondan Civitanecon
Dum la 6-a kaj 7-a de decembro, 2021, okazis la 12-a Internacia Forumo de NROj en Oficiala Rilato kun Unesko. Ĝin organizis la Komitato pri Rilatoj inter NROj kaj Unesko (angle NGO-UNESCO Liaison Commitee), kiu grupigas NROjn en oficialaj rilatoj kun Unesko. Inter ili estas UEA kun konsulta statuso. Sub la temo Atingi Tutmondan Civitanecon, … Daŭrigi legi Atingi Tutmondan Civitanecon