Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni faru en nia ĉiutaga vivo. La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2022
Aŭtoro: unesperante
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2022
Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj. La lingvo estas … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2022
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022
La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022
Amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj
Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago, la 26-an de julio 2022. En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj … Daŭrigi legi Amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj
Remeti CDE-4 survoje post KOVIM-19: la fundamenta rolo de multlingvismo en edukado
La 11-an de julio, okazos aparta aranĝo dum la Altnivela Politika Forumo de UN, organizita de la Komitato de NROj pri Lingvoj, la Universala Esperanto-Asocio, kaj la Konstanta Misio de Hispanio ĉe UN. La evento estos virtuala, senpaga kaj en la angla. Vi povas aliĝi ĉi tie. Eĉ antaŭ KOVIM-19, antaŭenigo de la kvara Celo por … Daŭrigi legi Remeti CDE-4 survoje post KOVIM-19: la fundamenta rolo de multlingvismo en edukado
Rajto al Sana Medio
La kampanjo 'Vikio Por Homaj Rajtoj' estas kunlaboro inter Fondumo Vikimedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj. La celo de la kampanjo #VikioPorHomajRajtoj estas garantii, ke ĉiuj havu aliron al neŭtralaj, fakto-bazitaj kaj aktualaj informoj pri nia rajto al sana medio. La rajto al sana medio estas laŭleĝa rajto agnoskita de UN, kaj ankaŭ vojo … Daŭrigi legi Rajto al Sana Medio
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Antaŭ 50 jaroj, en 1972, la internacia politiko pri medio sukcesis atingi solidan kolektivan direkton pro la okazigo de la Konferenco pri la Homa Medio (la Konferenco de Stokholmo), post kiu en tiu sama jaro, la 15-an de decembro (koincide kun la Zamenhof-Tago, samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj de la Esperanto-kulturo), la Ĝenerala … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Lingvoj – portantoj de kulturoj
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2022. Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj … Daŭrigi legi Lingvoj – portantoj de kulturoj
Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?
La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2022 estas disponebla en Esperanto. Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj tio estas nur la … Daŭrigi legi Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?