Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Multflankismo, 24 aprilo 2020

Ofte ni pensas pri Unuiĝintaj Nacioj kvazaŭ temas simple pri sendependa internacia organizo plene kapabla alfronti la problemojn de la mondo. Ĉirkaŭ Unuiĝintaj Nacioj, kvazaŭ sub ĝia tegmento, troviĝas aro da specialigitaj instancoj kiuj okupiĝas pri demandoj tiel diversaj kiel mastrumado de la monda ekonomio, fikso de internaciaj normoj por la monda ŝiparo, kontrolado de … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Multflankismo, 24 aprilo 2020

7-a de aprilo: terura “Internacia tago pri sano”

Ĉi-jare, meze de pandemio de kronviruso, la 7-a de aprilo estas Internacia tago pri sano tute aparta. Ĉi-okaze, Antònio Guterres, ĝenerala sekretario de UN deziris absolute danki la medicinan personaron, salutante la kuracantojn de la tuta mondo pro ilia senlaca engaĝiĝo kaj kompetenteco. «Hodiaŭ, ni estas pli ol iam dankemaj, dum vi laboras 24 horojn el 24, endanĝerigante … Daŭrigi legi 7-a de aprilo: terura “Internacia tago pri sano”

KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

Publikigita ankaŭ en Esperanto en la retejo de UN/AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj): www.ohchr.org/EN/NewsEvents/Pages/DisplayNews.aspx?NewsID=25757&LangID=E (tradukis el la franca originalo al Esperanto Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo.) La timoj ligitaj al la KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN ĜENEVO (la 30-an de marto 2020) … Daŭrigi legi KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

URĜA MESAĜO DE LA ĜENERALA SEKRETARIO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

Hodiaŭ, la 23-an de marto 2020, la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, anoncis la jenan apelacion Nia mondo frontas komunan malamikon: COVID-19. La viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge. Dume, armita konflikto daŭre furiozas tra la mondo. La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj, handikapitoj, … Daŭrigi legi URĜA MESAĜO DE LA ĜENERALA SEKRETARIO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020

La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, ĉiujara aranĝo kiu atentigas pri la plago de rasismo. Ĉi-jare la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio fokusiĝas je la duonvoja pritakso de la Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno (2015-2025), kiun prizorgas la Konsilio pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo. … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2020

Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de Internacia Virina Tago 2020. Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, same virinoj kiel viroj, troviĝas en ĉiu angulo de la mondo. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2020

Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Pro tio - ke ne ĉiuj gelegantoj de la Esperanta Retradio abonas aŭ povas legi la revuon Esperanto; - ke gravas alvoko al la venonta Universala Kongreso de Esperanto (UK); - ke mi opinias bonega la enhavon kaj redaktadon de la suba teksto, mi reproduktas ĉi tie la artikolon skribitan de Humphrey Tonkin kaj publikigitan en … Daŭrigi legi Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020

Unuiĝintaj Nacioj kaj ties membraj ŝtatoj alvokis al atingo de bonkvalita edukado por ĉiuj kiel la kvara el deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo atingendaj ĝis la jaro 2030. Inter la antaŭvidataj rezultoj kaj la iloj por realigi tiun kvaran Celon por Daŭripova Evoluigo estas: • Universala elementa kaj meza edukado • Universala antaŭelementa edukado • … Daŭrigi legi Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020