Ĉinio okazigos unuan geoinforman kunvenon de UN

La unua kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri mezurado kaj mapado okazos en novembro de la venonta jaro en la urbo Deqing de la orienta ĉina provinco Zhejiang. Ĝi estas la plej altnivela internacia kunveno pri mezurado kaj mapado en Ĉinio. Ĝenerala vicsekretario de la UN Liu Zhenmin diris, ke la partoprenantoj interŝanĝos opiniojn … Daŭrigi legi Ĉinio okazigos unuan geoinforman kunvenon de UN

Ĉefo de UN emfazas gravecon de prevento de konflikto

Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, merkrede [20 dec 2017] emfazis la gravecon de prevento de konflikto fronte al ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita ŝanĝiĝo de minacoj al internacia paco kaj sekureco. Guterres diris al la Sekureca Konsilio de UN, ke prevento devas esti en la centro de ĉio, kion ni faras. Malebligi konflikton … Daŭrigi legi Ĉefo de UN emfazas gravecon de prevento de konflikto

Ĉefo de UN urĝas agadon por trakti radikajn kaŭzojn de malriĉeco

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres marde [17 okt 2017] vokis trakti la radikajn kaŭzojn de malriĉeco por komplete elradikigi ĝin.   Emfazante la gravecon de la Tagordo 2030, Guterres diris en videa mesaĝo markante la Internacian Tagon por Elradikigo de Malriĉeco, ke la tutmonde konsentita tagordo promesas sekurigi sanan planedon kaj konstrui … Daŭrigi legi Ĉefo de UN urĝas agadon por trakti radikajn kaŭzojn de malriĉeco

Malfermiĝis Konfrenco de Partioj de Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo

La 13a Sesio de la Konferenco de la Partioj de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo malfermiĝis merkrede [06 sep 2017] en la urbo Erdos [esp. Ordoso (mongole Ордос хот [ordos ĥot], ĉine 鄂爾多斯 ěrduōsī)  de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio. Pli ol 2 000 reprezentantoj el 196 … Daŭrigi legi Malfermiĝis Konfrenco de Partioj de Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo

Tagordo 2030: Defio por ni ĉiuj

Unesko kaj la CDE   Adoptitaj en septembro 2015 de Unuiĝintaj Nacioj, la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) konsistigas novan mondan tagordon por plibonigi la vivon de la monda loĝantaro de nun ĝis 2030.   Temas pri 17 ambiciaj celoj, reciproke dependaj, kun ŝlosilaj vortoj kiel inkluzivigo, integrado kaj universaleco. Temas pri gvidlinioj sekvindaj ne … Daŭrigi legi Tagordo 2030: Defio por ni ĉiuj

Slovaka ambasadoro raportis pri lingvopolitika deklaro emfazante la bezonon de lingva justeco kaj nediskriminacio

Ĉeestante la Simpozion pri Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj Vundeblaj Homgrupoj organizita sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, Richard Galbavy, Vica Konstanta Reprezentanto de Slovakio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, raportis pri la Deklaracio de Nitro pri lingvopolitiko, akceptita de la kvarlanda grupo Visegrad (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) ĉe sia konferenco en Nitro, Slovakio, pasintan julion. … Daŭrigi legi Slovaka ambasadoro raportis pri lingvopolitika deklaro emfazante la bezonon de lingva justeco kaj nediskriminacio

Reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio atentigis: “Ni lertas decidi la sorton de aliuloj, sed ne tiel lertas unue aŭskulti ilin”

Baldaŭa “tago de diskutado” inter neregistaraj organizaĵoj titolita “Intergeneraciaj Dialogoj” kaj okazonta la 1-an de aŭgusto ĉe la sidejo de UN en Novjorko estis samtempe laŭdata kaj kritikata de reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio. La Dialogoj, okazo por pridiskutado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ilia realigo, estos, plej verŝajne, realigataj komplete en la angla … Daŭrigi legi Reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio atentigis: “Ni lertas decidi la sorton de aliuloj, sed ne tiel lertas unue aŭskulti ilin”

Klerigo por Tutmonda Civitaneco

Antaŭ unu jaro, la brancho de UNDPI (Fako pri Publika Informado de UN) okazigis sian jaran konferencon en Koreio. Ĉeestis dupersona delegacio de UEA. La laborlingvo de la konferenco estis la angla, kun minimuma interpretado de kelkaj aranĝoj en la korean.   La esperanta versio de la fina dokumento de la konferenco estis aldonita en … Daŭrigi legi Klerigo por Tutmonda Civitaneco

Simpozio memorigis ke malatento al lingvaj diferencoj obstaklas la Celojn por Daŭripova Evoluigo

En la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo (CDE) mankas atento al lingvaj demandoj, ĉefe pro ĝenerala malatento al la konsekvencoj, pozitivaj kaj negativaj, de lingva diverseco. Tiel asertis la Provizoraj Konkludoj de simpozio organizita de la Studo-Grupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kun subteno de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj organizaĵoj.   Pli ol cent … Daŭrigi legi Simpozio memorigis ke malatento al lingvaj diferencoj obstaklas la Celojn por Daŭripova Evoluigo

Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj

Ofte ripetata aspiro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas tio, ke ili “neniun postlasu” kaj ke ili aparte atentu la plej vundeblajn homgrupojn. Ili ankaŭ apogu dudirektan komunikadon, ne nur desuprajn solvojn. Sed ĉu oni sufiĉe konsideras la rolon de lingvoj en tio? Ne sufiĉe, laŭ la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kies … Daŭrigi legi Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj