La 11-an de julio, okazos aparta aranĝo dum la Altnivela Politika Forumo de UN, organizita de la Komitato de NROj pri Lingvoj, la Universala Esperanto-Asocio, kaj la Konstanta Misio de Hispanio ĉe UN. La evento estos virtuala, senpaga kaj en la angla. Vi povas aliĝi ĉi tie. Eĉ antaŭ KOVIM-19, antaŭenigo de la kvara Celo por … Daŭrigi legi Remeti CDE-4 survoje post KOVIM-19: la fundamenta rolo de multlingvismo en edukado
Etikedo: edukado
Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton: Kara Trezoro Huang Yinbao,Dankon pro via … Daŭrigi legi Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto – UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende … Daŭrigi legi Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto – UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
Estontecoj de Edukado
La iniciato de Unesko, Futures of Education (Estontecoj de Edukado), pripensigas, kiel scioj kaj klerigado povas formi la estontecon de la homaro kaj la mondo. Temas pri vasta tutmonda diskuto, kaj oni povas, ĉu individue, ĉu per organizaĵo, partopreni per pluraj manieroj. Enketo pri defioj kaj celoj de edukado. Temas pri rapida enketo por helpi … Daŭrigi legi Estontecoj de Edukado
La kvanto de knabinoj en lernejo kreskis sed ankoraŭ ne sufiĉe
Nova raporto de Unesko montras, ke post 25 jaroj la kvanto de knabinoj en lernejoj preskaŭ duobliĝis en evolulandoj, kaj la seksa malegaleco duoniĝis en elementaj lernejoj. Tamen la afero ŝanĝiĝas malrapide, kaj nur en 2050 ni atingus la celon vidi ĉiujn knabinojn en lernejo. Laŭ Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, ignori klerigadon de … Daŭrigi legi La kvanto de knabinoj en lernejo kreskis sed ankoraŭ ne sufiĉe
Interaga maparo pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado
Unesko kreis Interagan maparon pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado kiel parto de la kampanjo Ŝia edukado, nia estonteco. La maparo estas ilo por kontroli kaj disvastigi rajtojn de virinoj kaj knabinoj. Ĝi ebligas publikan scion pri konstitucioj, leĝoj kaj reguloj rilataj al edukadaj rajtoj de virinoj kaj knabinoj. Post pli ol 70 … Daŭrigi legi Interaga maparo pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado
Esperanto en la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo
La kunveno de februaro 2019 de la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo, konstanta komitato de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (CoNGO), okazis la 21-an de februaro, Patrinlingvan Tagon, kaj estis dediĉita al la demando de lingvoj. Okazis tri prezentaĵoj. Prof. Carol Benson kaj Erina Iwasaki, de Universitato Columbia, prezentis la rezultojn de … Daŭrigi legi Esperanto en la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo
Mesaĝo de UEA okaze de la unua Internacia Tago pri Edukado
La 3-an de decembro 2018, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion kiu nomis la 24-an de januaro Internacia Tago de Edukado. Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo dediĉita al la antaŭenigo de internacia kompreniĝo kaj informita civitaneco, bonvenigas tiun klopodon substreki la gravecon de edukado – por evoluigo, kiel homa rajto, kaj kiel fundamento de demokrata … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la unua Internacia Tago pri Edukado
Rajto al Edukado
Edukado estas fundamenta rajto de ĉiu virino, viro kaj infano. Tamen, ĉi tiu rajto ankoraŭ ne estas realaĵo por milionoj da homoj kaj estas malobservata ĉiutage. Tio ne estas akceptebla. Kiam Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fariĝas 70-jaraĝa, UNESKO starigas interretan kampanjon por rajto al edukado (#RightToEducation). Rajto kiu estas en la kerno de la … Daŭrigi legi Rajto al Edukado
Tutmonda Tago de Instruistoj, 2018
Ekde 1994, en la 5-a tago de oktobro, oni festas la Tutmonda Tago de Instruistoj. La ĉijara temo estas "Rajto al edukado estas rajto al kompetenta instruisto". Unu el la ĉefaj defioj por tutmonde plenumi tiun rajton estas la dãura manko de instruistoj. Ekzistas, tutmonde, ĉirkaŭ 264 milionoj da infanoj kaj junuloj ekster lernejoj kaj, … Daŭrigi legi Tutmonda Tago de Instruistoj, 2018