KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

Publikigita ankaŭ en Esperanto en la retejo de UN/AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj): www.ohchr.org/EN/NewsEvents/Pages/DisplayNews.aspx?NewsID=25757&LangID=E (tradukis el la franca originalo al Esperanto Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo.) La timoj ligitaj al la KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN ĜENEVO (la 30-an de marto 2020) … Daŭrigi legi KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

Interaga maparo pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado

Unesko kreis Interagan maparon pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado kiel parto de la kampanjo Ŝia edukado, nia estonteco. La maparo estas ilo por kontroli kaj disvastigi rajtojn de virinoj kaj knabinoj. Ĝi ebligas publikan scion pri konstitucioj, leĝoj kaj reguloj rilataj al edukadaj rajtoj de virinoj kaj knabinoj. Post pli ol 70 … Daŭrigi legi Interaga maparo pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado

Venezuelo: La FAES, Fortoj de Speciala Agado de la Nacia Bolivara Polico, ilo de politika represio

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (AKHR) publikigis ĉi-vendredon 5an de julio, sian raporton pri la situacio de la homaj rajtoj en Venezuelo. Ĝi emfazas la rolon de la FAES, la fortojn de specialaj agadoj. Ili obeas nur la ordonojn de la prezidento. Kreitaj en aprilo 2016 fare de Nicolas Maduro, … Daŭrigi legi Venezuelo: La FAES, Fortoj de Speciala Agado de la Nacia Bolivara Polico, ilo de politika represio

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2018 kaj la Sepdeka Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2018, kaj festado de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita je tiu dato en la jaro 1948, Universala Esperanto-Asocio samtempe gratulas al Unuiĝintaj Nacioj pro ties konstanta, persista kaj longdaŭra defendo de la homaj rajtoj tra la mondo, kaj … Daŭrigi legi Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2018 kaj la Sepdeka Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

PREPARE AL HOMRAJTA TAGO, 10 DECEMBRO, KAJ ZAMENHOF-TAGO, 15 DECEMBRO

La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj<https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj&gt;, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948. Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio. En la nuna jaro … Daŭrigi legi PREPARE AL HOMRAJTA TAGO, 10 DECEMBRO, KAJ ZAMENHOF-TAGO, 15 DECEMBRO

Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco

Ĉi tiu jaro estas la 25-a fojo kiam oni rigardas la 17-an tagon de oktobro, kiel Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco. La 2018-a temo estas "Kune kun tiuj restantaj malantaŭe por konstrui inkluzivan mondon de universala respekto por homaj rajtoj kaj digno". Ĉi tiu jaro estas ankaŭ la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio … Daŭrigi legi Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco

Internacia Tago de Paco, 2018

Ĉiu jaro oni tutmonde festas la Internacia Tago de Paco je la 21-a de septembro. La 2018-a temo estas: Rajto al Paco - La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 70-jariĝas. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (esperanta versio) estas gravega dokumento en historio de homaj rajtoj. Skribita de reprezentantoj kun malsamaj juraj kaj kulturaj fonoj, … Daŭrigi legi Internacia Tago de Paco, 2018

Eksa ĉilia prezidento kandidatigita por venonta Alta Komisiaro de UN pri Homaj Rajtoj

Ĝenerala Sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede kandidatigis eksan ĉilian prezidenton Michelle Bachelet por la ŝlosila posteno de Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj. Proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris en notico al korespondantoj, ke post konsiliĝo kun la prezidantoj de la regionaj grupoj de membroŝtatoj, la ĝenerala sekretario informis la Ĝeneralan Asembleon … Daŭrigi legi Eksa ĉilia prezidento kandidatigita por venonta Alta Komisiaro de UN pri Homaj Rajtoj

Eldiro de Trump estas kondamnita

La 12-an de januaro Rupert Colville, proparolanto de la oficejo de Alta Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj, en gazetara konferenco diris, ke la plej nova eldiro de Usona Prezidento Donald Trump pri afrikaj migrintoj estas "ŝoka", "hontinda" kaj "rasisma".   Laŭ raporto, la 11-an de januaro, kiam Trump partoprenis en konsiliĝa kunveno, li diris, … Daŭrigi legi Eldiro de Trump estas kondamnita

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2017

Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2017, Universala Esperanto-Asocio ree asertas la fundamentan gravecon de la principoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj precipe rilate al socia justeco kaj daŭripova evoluigo tutmonde. Fondita en 1908, UEA – la ĉefa monda asocio por la uzado kaj disvastigo de la … Daŭrigi legi Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2017