PREPARE AL HOMRAJTA TAGO, 10 DECEMBRO, KAJ ZAMENHOF-TAGO, 15 DECEMBRO

La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj<https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj&gt;, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948. Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio. En la nuna jaro … Daŭrigi legi PREPARE AL HOMRAJTA TAGO, 10 DECEMBRO, KAJ ZAMENHOF-TAGO, 15 DECEMBRO

Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco

Ĉi tiu jaro estas la 25-a fojo kiam oni rigardas la 17-an tagon de oktobro, kiel Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco. La 2018-a temo estas "Kune kun tiuj restantaj malantaŭe por konstrui inkluzivan mondon de universala respekto por homaj rajtoj kaj digno". Ĉi tiu jaro estas ankaŭ la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio … Daŭrigi legi Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco

Internacia Tago de Paco, 2018

Ĉiu jaro oni tutmonde festas la Internacia Tago de Paco je la 21-a de septembro. La 2018-a temo estas: Rajto al Paco - La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 70-jariĝas. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (esperanta versio) estas gravega dokumento en historio de homaj rajtoj. Skribita de reprezentantoj kun malsamaj juraj kaj kulturaj fonoj, … Daŭrigi legi Internacia Tago de Paco, 2018

Eksa ĉilia prezidento kandidatigita por venonta Alta Komisiaro de UN pri Homaj Rajtoj

Ĝenerala Sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede kandidatigis eksan ĉilian prezidenton Michelle Bachelet por la ŝlosila posteno de Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj. Proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris en notico al korespondantoj, ke post konsiliĝo kun la prezidantoj de la regionaj grupoj de membroŝtatoj, la ĝenerala sekretario informis la Ĝeneralan Asembleon … Daŭrigi legi Eksa ĉilia prezidento kandidatigita por venonta Alta Komisiaro de UN pri Homaj Rajtoj

Eldiro de Trump estas kondamnita

La 12-an de januaro Rupert Colville, proparolanto de la oficejo de Alta Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj, en gazetara konferenco diris, ke la plej nova eldiro de Usona Prezidento Donald Trump pri afrikaj migrintoj estas "ŝoka", "hontinda" kaj "rasisma".   Laŭ raporto, la 11-an de januaro, kiam Trump partoprenis en konsiliĝa kunveno, li diris, … Daŭrigi legi Eldiro de Trump estas kondamnita

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2017

Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2017, Universala Esperanto-Asocio ree asertas la fundamentan gravecon de la principoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj precipe rilate al socia justeco kaj daŭripova evoluigo tutmonde. Fondita en 1908, UEA – la ĉefa monda asocio por la uzado kaj disvastigo de la … Daŭrigi legi Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2017

Fermiĝis unua Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj

La unua Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj fermiĝis vendrede [08 dec 2017] en Pekino. Reprezentantoj el diversaj landoj laŭdis Ĉinion pri okazigo de la 2-taga forumo, pozitive taksis gravan signifon de la Suda-suda kunlaboro en disvolvado de homaj rajtoj en la mondo, kaj esprimis esperon striktigi ĉi-rilatajn interŝanĝojn. Evoluantaj landoj okupas pli ol 80% de … Daŭrigi legi Fermiĝis unua Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj

Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj malfermiĝis en Pekino

Ĵaŭde [07 dec 2017] en Pekino malfermiĝis la 1-a Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj, sub la aŭspicioj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Ĝin ĉeestas ĉirkaŭ 300 oficialuloj kaj kleruloj el pli ol 70 landoj kaj internaciaj organizoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping [ɕǐ tɕìn.pʰǐŋ 习近平] sendis grantulan … Daŭrigi legi Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj malfermiĝis en Pekino

La Unuiĝintaj Nacioj kritikas la kunlaboron inter Libio kaj Eŭropa Unio

«La kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Libio por haltigi alvenon de migrantoj estas malhumana», senafekte deklaris la Alta-komisaro pri la homaj rajtoj de UN, mardon 14an de novembro. Revene de misio en Libio, la observantoj de UN konstatis, ke la situacio de la migrantoj en la lando difektiĝas. Tiuj delokitoj suferas pro «neimageblaj hororoj» memorigas … Daŭrigi legi La Unuiĝintaj Nacioj kritikas la kunlaboron inter Libio kaj Eŭropa Unio

Vortoj de Miroslav Lajčák

Miroslav Lajčák, Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, finis la 72an ĝeneralan debaton [25 sep 17] atentigante pri la graveco de preventado de konfliktoj antaŭ ĝiaj eksplodoj, la subten-neceso de packonservado, daŭripova evoluigo kaj observado de homaj rajtoj kaj seksa egaleco.   Parolante al 196 statestroj, registraroj kaj delegacioj, Lajčák rememorigis ke ili … Daŭrigi legi Vortoj de Miroslav Lajčák