La Mapuĉoj en Ĉilio

Fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj instigis la registaron de Ĉilio ne juĝi la mapuĉajn indiĝenojn per la Kontraŭterorisma Leĝo. La alvoko fariĝis antaŭ la tribunalo pro la kazo en kiu kvar anoj el ĉi komunumo estis arestitaj en junio 2016 sub akuzoj je incendio kaj kiuj restis en preventa malliberejo ekde tiam.   “La akuzoj kontraŭ … Daŭrigi legi La Mapuĉoj en Ĉilio

Jemeno surrande de humanitara katastrofo

La minaco je malsatego kaj ĥolero situigas Jemenon ĉe la rando de humanitara katastrofo, avertis la ĝenerala direktoro de la Internacia Organizo por Migradoj dum lia vizito en Sanao, ĉefurbo de la lando.   William Lacy Swing avertis la aŭtoritatulojn permesi la disvastigon de la aliro al la urĝa asisto por atingi pli da homoj. … Daŭrigi legi Jemeno surrande de humanitara katastrofo

Humanitara koŝmaro

La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres kondamnis hodiaŭ la humanitaran koŝmaron kiun suferas la rohinga minoritato en Majnmaro kaj postulis al la registaro ĉesigi la militistajn operacojn kaj ke ĝi remalfermu la humanitaran vojon en la regiono detruita pro la konflikto.   “La situacio konvertiĝis en unu el la krizoj de rifuĝintoj kiu … Daŭrigi legi Humanitara koŝmaro

Hungario: «transitaj areoj», kiuj similas malliberejojn

La rifuĝintoj estas malliberigataj en fermitaj centroj, kaj prigardataj dum la ekzameno de iliaj azilpetoj.   Ĉiumonate, centoj da rifuĝintoj, kiuj revas pri Eŭropo, haltigas sian vojaĝon antaŭ bariloj ornamitaj per pikdratoj, kiuj laŭiras la serbo-hungaran landlimon. Tiuj, kiuj sukcesas transpasi ĝin, devas atendi la traktadon de siaj azilpetoj en unu el ambaŭ «transitaj areoj», … Daŭrigi legi Hungario: «transitaj areoj», kiuj similas malliberejojn

En Ĝenevo inaŭguriĝis ekspozicio pri homrajtaj aferoj

Lunde [11 sep 2017] en Ĝenevo inaŭguriĝis la Ekspozicio pri Ampleksa Konstruado de Modere Prospera Socio kaj Progreso de Homrajtaj Aferoj en Ĉinio. La ekspozicio estas okazigita sub la aŭspicioj de la Novaĵ-Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilio kaj la Ĉina misio al la oficejo de la UN en Ĝenevo. Estas la unua fojo, ke … Daŭrigi legi En Ĝenevo inaŭguriĝis ekspozicio pri homrajtaj aferoj

UN: Pli ol 5 000 jemenaj civiluloj mortis en konflikto

Laŭ raporto publikigita de la Alta Komisarejo de UN pri Aferoj de Homaj Rajtoj, de post eskaladiĝo de la konflikto en Jemeno en marto de 2015, pli ol 5 000 civiluloj estis mortigitaj, kaj kvinono de ili estis infanoj.   La raporto diras, ke ĝis la 30a de aŭgusto, koncernaj institucioj de la UN registris, … Daŭrigi legi UN: Pli ol 5 000 jemenaj civiluloj mortis en konflikto

Burundo akuzata de Unuiĝintaj Nacioj pri “krimoj kontraŭ humaneco”

Krimoj kontraŭ la humaneco estis plenumitaj kontraŭ la civita loĝantaro en Burundo, laŭ raporto de UN-komisiono, kiu petas «urĝegan» enketon de la Internacia punkortumo.   Bazita sur ĉirkaŭ 500 atestoj de burundanoj, kiuj fuĝis eksterlanden, tiu komisiono listigis multajn malobservadojn de la homaj rajtoj, plenumitajn de post aprilo 2015:   «Inter tiuj malobservadoj, figuras arestadoj … Daŭrigi legi Burundo akuzata de Unuiĝintaj Nacioj pri “krimoj kontraŭ humaneco”

Ĉefo de UN postulis pli bonan protekton de civiluloj en konfliktoj

Ĉefo de la UN ĵaŭde postulis pli bonan protekton de civiluloj kaj ankaŭ sanigaj instalaĵoj kaj medicina kaj humanitara personaro en konfliktoj.   Dum parolado en publika debato de la Sekureca Konsilio, Ĝenerala Sekretario Antonio Guterres diris, ke sekurigo de sanigaj instalaĵoj kaj medicina kaj humanitara personaro estas en la centro de kunveno de la … Daŭrigi legi Ĉefo de UN postulis pli bonan protekton de civiluloj en konfliktoj

Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj

Ofte ripetata aspiro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas tio, ke ili “neniun postlasu” kaj ke ili aparte atentu la plej vundeblajn homgrupojn. Ili ankaŭ apogu dudirektan komunikadon, ne nur desuprajn solvojn. Sed ĉu oni sufiĉe konsideras la rolon de lingvoj en tio? Ne sufiĉe, laŭ la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kies … Daŭrigi legi Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj

Graveco de la Deklaracio pri Indiĝenaj Popoloj

Bildo: Tadodaho Sid Hill, ĉefo de la Nacio Onondaga, parolas en la sesio de Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj. La 60-a sesio de Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj komenciĝis la 24-an de aprilo kaj daŭros ĝis la 5-an de majo. Ĉijare estas ankaŭ la 10-a datreveno de la Deklaracio pri Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. La … Daŭrigi legi Graveco de la Deklaracio pri Indiĝenaj Popoloj