Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!

[Bv. lasi vian opinion pri ĉi-tiu Gazetara Komuniko kaj aliaj ĉe: https://forumo.uea.org/diskutado/forumo/53-gazetaraj-komunikoj/] La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo … Daŭrigi legi Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!

Infanoj ekster lernejo

Nova raporto de Unesko pri infanoj ekster lernejo montras, ke ni ne progresis dum la lasta jardeko. Ĉirkaŭ 258 milionoj infanoj kaj gejunuloj ne frekventis lernejojn en 2018. Tio estas preskaŭ sesono de la tutmonda loĝantaro de lernejaj jaroj (6 ĝis 17 jaraĝoj). Pli grave estas, ke 12 milionoj infanoj de la aĝo por elementa … Daŭrigi legi Infanoj ekster lernejo

Okaze de la Monda Tago por Infanoj

Hodiaŭ, la 20-a de novembro, estas Monda Infana Tago, kiu ekde 1954 markas la datrevenon de akcepto de la Konvencio pri Infanaj Rajtoj.   Laŭ analizo de Unicef (la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj), kvankam la plimulto de la infanoj de la antaŭa generacio travivis senprecedencajn gajnojn se temas pri vivkondiĉoj, ankoraŭ unu el dekdu … Daŭrigi legi Okaze de la Monda Tago por Infanoj

UNICEF alarmas pri la perfortoj suferitaj de la infanoj en la mondo

En raporto publikigita ĵaŭdon [28 dec 2017], la organizaĵo de UN resumas la situacion de la infanoj tuŝataj de la konfliktoj en la mondo. Ĝi memorigas, ke milionoj da infanoj estas de ili rektaj viktimoj.   En pluraj konfliktoj en la mondo, la infanoj estas celoj, uzataj kiel homŝildoj, mortigitaj, vunditaj, kaj rekrutigataj por batalo, … Daŭrigi legi UNICEF alarmas pri la perfortoj suferitaj de la infanoj en la mondo

Okaze de la Monda Infana Tago

Hodiaŭ, la 20-a de novembro, 2017, estas Monda Infana Tago, kiu ekde 1954 markas la datrevenon de akcepto de la Konvencio pri Infanaj Rajtoj. Laŭ analizo de Unicef (la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj), kvankam la plimulto de la infanoj de la antaŭa generacio travivis senprecedencajn gajnojn se temas pri vivkondiĉoj, ankoraŭ unu el dekdu … Daŭrigi legi Okaze de la Monda Infana Tago

Mediteraneo: migrantaj infanoj «batataj, trudataj al laboro dum monatoj»

La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (UNICEF) publikigas ĉi-mardon [12 sep 2017] raporton pri la infanoj kaj junaj migrantoj: tri kvaronoj el ili estas viktimoj de ekspluatado sur la vojoj de Mediteraneo.   11 000 junuloj 14 ĝis 24-jaraj estis pridemanditaj por tiu raporto, dum ili trapasis Grekion, Italion, Hungarion, Slovenion … Daŭrigi legi Mediteraneo: migrantaj infanoj «batataj, trudataj al laboro dum monatoj»

UNICEF: protekti la infanojn, kiuj vojaĝas solaj

UNICEF publikigis raporton, ĵaŭde la 18an de majo, pri la rifuĝintaj infanoj, kiuj vojaĝas solaj. Ilia nombro ege kreskis. Specifa traktado estas necesa.   Historia nivelo   La nombro de rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj, kiuj vojaĝas solaj, atingis historian nivelon en la mondo. Laŭ nova raporto de UNICEF, publikigita ĵaŭde la 18an de majo, tiu … Daŭrigi legi UNICEF: protekti la infanojn, kiuj vojaĝas solaj

Sud-sudano: miliono da infanoj delokitaj

Centoj da infanoj ĉeestas, kiuj kelkfoje estas tre junaj. Ni estas ĉi tie en Ugando en instalaĵo por rifuĝintoj venintaj de Sud-Sudano. Ĉi tie, same kiel en dekoj da aliaj similaj strukturoj, la neplenaĝuloj reprezentas pliparton el la delokitaj personoj. La enlanda milito trudis milionon da infanoj fuĝi Sud-Sudanon, kaj elradikigis 1,4 milionojn da aliaj … Daŭrigi legi Sud-sudano: miliono da infanoj delokitaj

12-a de februaro 2017: Internacia tago de la infansoldatoj

Antaŭ dek jaroj, en la Pariza pintkunveno, la Ŝtatoj promesis «liberigi la infanojn el la milito». Hodiaŭ, infanoj asociitaj al armitaj grupoj plu estas rekrutigataj kaj ekspluatataj en 20 landoj.   Jen kartografio de homa katastrofo okaze de la Internacia tago de la infansoldatoj   La 20 koncernataj landoj estas: Afganio, Centrafrika Respubliko, Demokatia Respubliko … Daŭrigi legi 12-a de februaro 2017: Internacia tago de la infansoldatoj

Pli ol 90 elcentoj da infanoj kiuj alvenas en Italio ne estas akompanataj de siaj familioj

En 2016 ĉirkaŭ 25 800 solaj infanoj alvenis en Italio, kompare al 12 360 en 2015. Tio signifas 91 elcentoj de la 28 200 alvenintaj infanoj. La plejparto el ili venas el Eritreo, Egiptio, Gambio, kaj Niĝerio. La Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) alvokis urĝajn kaj especialajn rimedojn por protekti tiujn infanoj kontraŭ homŝakrado, … Daŭrigi legi Pli ol 90 elcentoj da infanoj kiuj alvenas en Italio ne estas akompanataj de siaj familioj