Ekde sia fondiĝo, Unuiĝintaj Nacioj laboras por eliminado de rasa diskriminacio, kaj tiu principo fundamentas ĉiujn internaciajn instrumentojn pri homaj rajtoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ja diras, ke “ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj”, kaj ĝi specife malpermesas diferencigon laŭ raso. Kvankam oni abolis rasismajn leĝojn kaj kondutojn … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2023
Etikedo: Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio
Rasa diskriminacio kaj la Unesko-Kuriero
La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio. La revuo Unesko-Kuriero ĉiam traktis tiun temon kun serioza zorgemo. Kiel aperas ĉe la numero de januaro-marto 2018: "La agadoj de Unesko kontraŭ rasismo estis supraj en la tagordo ekde la komenco - Kuriero ĉiam provizis potencan platformon por debato kaj diskutado … Daŭrigi legi Rasa diskriminacio kaj la Unesko-Kuriero
Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO
En 1979, la Ĝenerala Asembleo de UN, maltrankvila pri kresko de etna diskriminacio kaj rasismo, adoptis agadplanon por agi kontraŭ ĉia etna malamo kaj antaŭjuĝo. Temis interalie pri starigo de semajno por memori kaj subteni tiujn, kiuj luktas kun rasismo kaj etna diskriminacio. Movadoj kiel “Nigraj Vivoj Gravas” memorigas, ke estas ankoraŭ multo por fari, … Daŭrigi legi Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020
La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, ĉiujara aranĝo kiu atentigas pri la plago de rasismo. Ĉi-jare la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio fokusiĝas je la duonvoja pritakso de la Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno (2015-2025), kiun prizorgas la Konsilio pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo. … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020
Ĉefo de UN rekomendas toleron okaze de Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio
Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, marde alvokis havi toleron okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio. Guterres diris en memorfesta kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN, "Ni ne povas permesi ekstremismajn ideologiojn esti normaligitaj kaj legitimigitaj en niaj socioj. La respondo estas prediki kaj praktiki toleron, inkluzivon kaj … Daŭrigi legi Ĉefo de UN rekomendas toleron okaze de Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio