En la Internacia Tradukada Tago, ni salutas ĉiujn lingvajn profesiulojn kaj ĉiujn kiuj klopodas faciligi lingvan interkompreniĝon kaj interhoman komunikadon. Tradukado helpas alproksimigi la homojn kaj ebligas la interŝanĝon de humanaj kaj kulturaj valoroj inter lingvoj kaj kulturoj tra la tuta mondo. Kiel esenca perilo de ideoj, tradukado estas, super ĉio, rimedo por aliri la … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, 30 septembro 2022
Etikedo: Internacia Tradukada Tago
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021