Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Virina Tago, 8-an de marto 2023

Okaze de la Internacia Virina Tago 2023, Universala Esperanto-Asocio salutas virinojn ĉie en la mondo. Ni daŭrigos kaj intensigos nian laboron por virinaj rajtoj kaj por plibonigo de la situacio de virinoj kaj knabinoj tra la mondo, kunlabore kun aliaj civilsociaj organizoj. Jam de la jaro 1946, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN starigis … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Virina Tago, 8-an de marto 2023

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022

Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco. Sed ĉi-jare nia solidareco … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022

Universala Esperanto-Asocio: Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2021

Universala Esperanto-Asocio ĉiujare partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. Tiu tago estas okazo por pritaksi la progreson faritan survoje al forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj, kaj insisti pri iliaj egalaj rajtoj. Ĝi estas ankaŭ okazo por konsideri la longan vojon al egaleco, kiu ankoraŭ irendas. La sanitara krizo generita … Daŭrigi legi Universala Esperanto-Asocio: Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2021

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2020

Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de Internacia Virina Tago 2020. Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, same virinoj kiel viroj, troviĝas en ĉiu angulo de la mondo. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2020

Internacia Virina Tago, 8 marto 2018

Kiel ĉiujare Universala Esperanto-Asocio partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. La Asocio notas, ke multaj virinoj de la komenco de la pasinta jarcento aktive kontribuis al la movado por homaj lingvaj rajtoj per Esperanto samtempe kun sia partopreno en la ekesto kaj kresko de la movado por virinaj rajtoj. La vojo … Daŭrigi legi Internacia Virina Tago, 8 marto 2018