NRO-Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj, en UN

UEA havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Kiel Ne-Registara Organizaĵo, UEA nuntempe estas estrarano de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO). Inter aliaj aferoj, UEA insiste plendas pri lingva politiko ĉe UN. La Sekretariato de UN laboras en du lingvoj (angla kaj franca), la Ĝenerala Asembleo laboras en … Daŭrigi legi NRO-Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj, en UN

Renkontiĝo kun UN-instanco estis okazo por atentigo pri lingvaj obstakloj

Oni donas nesufiĉan atenton al lingvaj demandoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie tro ofte regas malegaleco kaj diskriminacio – jen la mesaĝo de kvar reprezentantoj de la Studogrupo pri Lingvoj ĉe UN, kiuj lastatempe renkontiĝis kun inspektoroj de la Komuna Inspekta Unuo (angle: Joint Inspection Unit [JIU]). La Unuo estas interna kontrola instanco kiu ekzamenas la … Daŭrigi legi Renkontiĝo kun UN-instanco estis okazo por atentigo pri lingvaj obstakloj

Lingva simpozio emfazis la bezonon ne nur paroli sed aŭskulti

En mondo kie problemoj kaj ankaŭ solvoj fariĝas tutmondaj laŭ karaktero, ni devas lerni aŭskulti la mondon en ĉiu ties diverseco – en la lingvoj de ordinaraj homoj.  Jen unu el la ĉefaj konkludoj de la Jara Simpozio de la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, kiu kunvenis en Novjorko la 9-an kaj 10-an de … Daŭrigi legi Lingva simpozio emfazis la bezonon ne nur paroli sed aŭskulti

UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed … Daŭrigi legi UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Simpozio pri multlingvismo en internaciaj organizaĵoj kaj internacia kunlaboro (Novjorko, la 10-11-an de majo)

Lingvoj kaj lingvaj diferencoj estas dimensio ofte subtaksata aŭ ignorata dimensio en la efikeco de Unuiĝintaj Nacioj sur multaj kampoj – de administrado ĝis ekonomia kaj socia evoluigo, de packonservado al diplomatio, kaj en multaj ceteraj terenoj.  La Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, fondita parte laŭ iniciato de Universala Esperanto-Asocio, organizas jam de kelkaj … Daŭrigi legi Simpozio pri multlingvismo en internaciaj organizaĵoj kaj internacia kunlaboro (Novjorko, la 10-11-an de majo)

UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de Unuiĝintaj Nacioj

Je invito de la direktoro de la Dokumentada Fako de UN s-ino Cecilia Elizalde, la reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj d-ro Humphrey Tonkin hodiaŭ [17 okt 2017] prelegis ĉe la Tradukaj Servoj de UN pri “La Graveco de Lingvoj en la Tagordo de UN”. Lia prelego emfazis, ke la oficistoj de UN, ekster la … Daŭrigi legi UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de Unuiĝintaj Nacioj

Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj

Ofte ripetata aspiro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas tio, ke ili “neniun postlasu” kaj ke ili aparte atentu la plej vundeblajn homgrupojn. Ili ankaŭ apogu dudirektan komunikadon, ne nur desuprajn solvojn. Sed ĉu oni sufiĉe konsideras la rolon de lingvoj en tio? Ne sufiĉe, laŭ la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kies … Daŭrigi legi Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro 2017   Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Unesko rekonfirmas sian kompletan engaĝiĝon por lingva diverseco kaj multlingveco. Lingvoj esprimas tion, kio ni estas, ili formas niajn pensojn kaj … Daŭrigi legi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo