Alvoko al lingva diverseco en la Civilsocia Konferenco de UN

“Ĉu sufiĉas la angla? Aŭskulti la multajn voĉojn de la mondo” estis la temo de ‘ateliero’ akceptita por prezento en la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Civila Socio, kiu okazis en Salt Lake City (Sallagurbo), Usono, de 26 ĝis 28 aŭgusto. La atelieron gvidis la nove elektita prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Duncan Charters. Parolis … Daŭrigi legi Alvoko al lingva diverseco en la Civilsocia Konferenco de UN

UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed … Daŭrigi legi UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de Unuiĝintaj Nacioj

Je invito de la direktoro de la Dokumentada Fako de UN s-ino Cecilia Elizalde, la reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj d-ro Humphrey Tonkin hodiaŭ [17 okt 2017] prelegis ĉe la Tradukaj Servoj de UN pri “La Graveco de Lingvoj en la Tagordo de UN”. Lia prelego emfazis, ke la oficistoj de UN, ekster la … Daŭrigi legi UN-Reprezentanto de UEA alparolis la tradukan servon de Unuiĝintaj Nacioj

UEA gratulis al UN pro enkonduko de gestolingva interpretado

Cesco Reale kaj Stefano Keller, UEA-reprezentantoj ĉe UN en Ĝenevo, partoprenis kunsidojn de la 10a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP), okazinta en la Palaco de Nacioj inter la 10a kaj 14a de julio 2017.   La temoj de la evento, kies sesiojn UEA-teamanoj kutime ĉeestas, ĉi-jare inkluzivis: analizon de … Daŭrigi legi UEA gratulis al UN pro enkonduko de gestolingva interpretado

Slovaka ambasadoro raportis pri lingvopolitika deklaro emfazante la bezonon de lingva justeco kaj nediskriminacio

Ĉeestante la Simpozion pri Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj Vundeblaj Homgrupoj organizita sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, Richard Galbavy, Vica Konstanta Reprezentanto de Slovakio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, raportis pri la Deklaracio de Nitro pri lingvopolitiko, akceptita de la kvarlanda grupo Visegrad (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) ĉe sia konferenco en Nitro, Slovakio, pasintan julion. … Daŭrigi legi Slovaka ambasadoro raportis pri lingvopolitika deklaro emfazante la bezonon de lingva justeco kaj nediskriminacio