Vikipedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) kunlaboras en konstanta kampanjo pri homaj rajtoj. Temas pri kunlabora devigo por ke pli da homoj aliru homajn rajtojn. La ĉefa celo de la kampanjo estas plivastigi la enhavon de Vikipedio pri tiu temo, ĉar publikaj scioj gravas. Por 2021, la temo de la … Daŭrigi legi Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio
Etikedo: medio
Ĝenerala Asembleo de UN starigos teamon por intertraktado pri tutmonda pakto pri medio
La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion starigi laborgrupon por intertraktado, kiu celas konkludi Tutmondan Pakton pri la Medio, internacian instrumenton kun leĝa devigo. La rezolucio iniciatita de Francio gajnis la subtenon de 143 landoj. Irano, Filipinoj, Rusio, Sirio, Turkio kaj Usono voĉdonis kontraŭ ĝi. Ses aliaj landoj sin detenis, dum pluraj ŝtatoj … Daŭrigi legi Ĝenerala Asembleo de UN starigos teamon por intertraktado pri tutmonda pakto pri medio
UN finis median asembleon kun promesoj fini poluon
La 3-a sesio de la Media Asembleo de la UN finiĝis merkrede [06 dec 2017] en Najrobio, kaj la gvidantoj promesis fini la poluadon kaj subteni remedojn por pura medio. Pli ol 4 000 ŝtatestroj, ministroj, komercaj gvidantoj, oficialuloj de UN, reprezentantoj de civilaj societoj, aktivuloj kaj famuloj, kiuj ĉeestis la 3-tagan kunvenon, konsentis pri … Daŭrigi legi UN finis median asembleon kun promesoj fini poluon
Ĉina Saihanba Arbarkulturejo gajnis plej altan premion de UN pri medio
Marde [05 dec 2017] dum la 3-a Media Asembleo de UN, okazinta en Najrobio, ĉefurbo de Kenjo, la Programo de UN pri Medio deklaris, ke la konstruantoj de la ĉina Saihanba Arbarkulturejo gajnis la premion de Ĉampionoj de la Tero, la plej altan premion de Unuiĝintaj Nacioj pri mediprotekto. La Saihanba Arbarkulturejo situas en la … Daŭrigi legi Ĉina Saihanba Arbarkulturejo gajnis plej altan premion de UN pri medio
Sesio de Media Asembleo de UN fokusiĝas pri regado de poluado
Lunde [04 dec 2017] en la stabejo de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj en la Kenja ĉefurbo Najrobio malfermiĝis la 3-a Sesio de la Media Asembleo de la UN. Pli ol 4 000 gvidaj figuroj de politikaj kaj komercaj rondoj kaj reprezentantoj de ne-registaraj institucioj el la tuta mondo diskutos pri rimedoj kontraŭ poluado en la … Daŭrigi legi Sesio de Media Asembleo de UN fokusiĝas pri regado de poluado
Malfermiĝis Konfrenco de Partioj de Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo
La 13a Sesio de la Konferenco de la Partioj de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo malfermiĝis merkrede [06 sep 2017] en la urbo Erdos [esp. Ordoso (mongole Ордос хот [ordos ĥot], ĉine 鄂爾多斯 ěrduōsī) de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio. Pli ol 2 000 reprezentantoj el 196 … Daŭrigi legi Malfermiĝis Konfrenco de Partioj de Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo
2016 estis la plej varma jaro ĝis nun
La Agentejo pri Vetero de Unuiĝintaj Nacioj raportis la averaĝan tutmondan temperaturon de 2016 1,1ºC pli alta ol la antaŭ-industria epoko. Estas la 16a plej varma jaro dum la nuna jarcento. Koncentriĝo de karbona dioksido kaj metano plidensiĝis, kaj tiu helpas la klimatan varmigon. La karbona dioksido restas en la atmosfero dum miloj da jaroj … Daŭrigi legi 2016 estis la plej varma jaro ĝis nun
Pli ol 12 procentoj de mondaj oceanoj protektataj
Pli ol 12 procentoj de mondaj oceanoj protektataj Ekde aprilo, senprecedenca areo de 3,6 milionoj kvadrataj kilometroj de oceanoj - pli granda ol Barato - estis designataj kiel maraj protektataj areoj (MPAj, en: Marine Protected Areas, MPAs). "La kreado de multaj novaj naturprotektejoj estas bonega novaĵo kaj tiuj kiuj batalis senlace por savi la mondajn … Daŭrigi legi Pli ol 12 procentoj de mondaj oceanoj protektataj
5an Decembro – Monda Tago de Grundo
En moderna mondo kie la loĝantaro kreskas, urboj vastiĝas, la klimato ŝanĝas kaj pli nutraĵoj estas bezonataj, ni urĝe bezonas sanan grundojn por certigi la esencaj servoj ĝi provizas. Daŭripovaj mastrumadaj sistemoj kaj praktikoj povas malŝlosi la plenan potencialon de grundoj kaj subteni manĝaĵproduktado, rezervi kaj provizi puran akvon, konservi biodiversecon, sekvestri pli karbonon kaj … Daŭrigi legi 5an Decembro – Monda Tago de Grundo
Registaroj kaj entreprenoj devas integri biodiverseco en siajn praktikojn por halti degradado
"Ni havas tendencon rigardi temojn en izolita formo, serĉi solvojn sen studi la implicojn en aliaj kampoj, entrepreni rapidajn respondojn ke ignoras konsekvencojn", diris la Administra Direktoro de la Konvencio pri Biologia Diverseco (CBD), D-ro Braulio Ferreira de Souza Dias. "Ni estas ofte senefika en niaj agoj ĉar la agoj en aliaj kampoj ne estas … Daŭrigi legi Registaroj kaj entreprenoj devas integri biodiverseco en siajn praktikojn por halti degradado