Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19

Dum malfacilaj tempoj ni travivas pliigon de streso. Ni maltrankviliĝas, ni ne scias kion fari, kaj ni suferas. Por malpliigi streson kaj resti sana, ni devas, laŭeble, kreeme organizi niajn vivojn. Memoru, ke la krizo iam finiĝos, la vivo ne estas nur malfacilaĵoj, kaj vi trovos novajn vojojn. Trovu la faktojn pri KOVIM-19 kaj ne … Daŭrigi legi Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19

Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020

La internacia lingvo Esperanto estas parolata en pli ol 120 landoj, de milionoj da homoj laŭ diversaj flueco-niveloj. Pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Esperanto-parolantoj povas kunlabori sen lingvaj baroj kaj en interkultura kompreno. La laborkampojn de UEA ampleksigas ĝia agado kun aliaj asocioj, landaj kaj fakaj. Inter tiuj troviĝas Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), … Daŭrigi legi Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020

La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

La reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio al Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko d-ro Humphrey Tonkin lastatempe ĉeestis virtualan gazetaran konferencon de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu la direktoro de MOS pri krizaj situacioj d-ro Mike Ryan avertis kontraŭ klopodoj antaŭdiri kiam la viruso KOVIM-19 malaperos. Eĉ se oni trovos vakcinon, regado de la viruso … Daŭrigi legi La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

7-a de aprilo: terura “Internacia tago pri sano”

Ĉi-jare, meze de pandemio de kronviruso, la 7-a de aprilo estas Internacia tago pri sano tute aparta. Ĉi-okaze, Antònio Guterres, ĝenerala sekretario de UN deziris absolute danki la medicinan personaron, salutante la kuracantojn de la tuta mondo pro ilia senlaca engaĝiĝo kaj kompetenteco. «Hodiaŭ, ni estas pli ol iam dankemaj, dum vi laboras 24 horojn el 24, endanĝerigante … Daŭrigi legi 7-a de aprilo: terura “Internacia tago pri sano”

Tutmonda Tago de Mensa Sano, 2018

La tago (10 oktobro) celas plivastigi scion pri mensa sano tutmonde kaj instigi penojn por subteni mensan sanon. La 2018-a temo estas "Junuloj kaj Mensa Sano en Ŝanĝiĝanta Mondo". La junulaj jaroj estas epoko de pluraj ŝanĝoj, ekzemple, nova lernejo, transloĝiĝo, universitata kurso ou nova laborposteno. Estas epoko de ĝojo sed ankaŭ de angoro kaj … Daŭrigi legi Tutmonda Tago de Mensa Sano, 2018

Fermiĝis 71a Monda Asemleo pri Sano

La 71a Monda Asembleo pri Sano, kiu fermiĝis sabate en Ĝenevo, aprobis agadplanon por reagi al malpliiĝo de fizika aktiveco en la tuta mondo, precipe inter junuloj, ĉar 81% de adoleskantoj en la aĝo de 11 ĝis 17 jaroj ne povas plenumi tutmondajn rekomendojn. Membroj aprobis la Tutmondan Agadplanon pri Fizika Aktiveco de la Monda … Daŭrigi legi Fermiĝis 71a Monda Asemleo pri Sano

Tutmondo: Aerpoluado mortigas ĉiujare 7 milionojn da personoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano

Tio reprezentas pli altan nombron ol la nombro da viktimoj de vojakcidentoj, aidoso, tuberkulozo kaj diabeto sumigitaj. Ni timas aerpoluadon, ĉar ĝi kontribuas al la klimata varmiĝo de la planedo. Sed ĝi ankaŭ devus timigi pro ties rektaj konsekvencoj, kelkfoje nekonataj: ĝi mortigas ĉiujare 7 milionojn da personoj en la mondo, mencias la Monda Organizaĵo pri Sano … Daŭrigi legi Tutmondo: Aerpoluado mortigas ĉiujare 7 milionojn da personoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano

Dependeco je komputilludoj estos oficialigita kiel mensmalsano venontjare

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis lastĵaŭde, la 21-an de decembro, ke la dependeco je komputilaj ludoj estos agnoskita kiel mensa malsano kadre de Klasigo Internacia de Malsanoj (KIM), kiu estos publikigita en 2018. La psika dependeco evidentiĝas kiam la ludado iĝas plej grava ol aliaj vivinteresoj, kaj ĝi restas, plialtiĝas eĉ je malbonaj sekvoj. … Daŭrigi legi Dependeco je komputilludoj estos oficialigita kiel mensmalsano venontjare

Etiopa eksa ministro pri sano estis elektita kiel nova ĉefo de MOS

Tedros Adhanom, 52-jara eksa ministro pri sano kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Etiopio, marde estis elektita kiel nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, prisana institucio de la UN.   Adhanom, elektita dum la okazanta 70-a Monda Asembleo pri Sano en Ĝenevo, sukcedos eksiĝontan Margaret Chan, kiu servas kiel ĝenerala direktoro … Daŭrigi legi Etiopa eksa ministro pri sano estis elektita kiel nova ĉefo de MOS

Depresio

Depresio estas la ĉefa kaŭzo de malsanoj tutmonde. Laŭ Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), pli ol 300 milionoj da homoj vivas kun depresio nuntempe. La nombro kreskis je pli ol 18% inter la jaroj 2005 kaj 2015. Mankas sanservoj por homoj kun mensaj malsanoj kaj la malsano (depresio) estas socie hontinda, pro tio, pluraj homoj … Daŭrigi legi Depresio