Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Etikedo: Monda Tago de Rifuĝintoj
Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn kiuj helpas ilin kaj celas publikan konscion kaj subtenon al tiuj homoj, kiuj devis fuĝi … Daŭrigi legi Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, hodiaŭ 71 milionoj da homoj tra la mondo estis perforte dislokitaj de militoj, naturaj katastrofoj, kaj forpelo el siaj hejmlandoj. Ili plejparte loĝas en ŝirmejoj por rifuĝintoj, ofte kun vivosava subteno de UN. Ilia situacio fariĝis eĉ pli malfacila pro alveno de KOVIM-19. Ĉe multaj rifuĝintoj, socia distancigo ne eblas, … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020