La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Etikedo: multlingveco
Multlingveco en la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj
La Komuna Inspekta Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj (en la angla, JIU) publikigis raporton pri multlingveco en la sistemo de UN. La esploro, demandita de la Sekretariato de UN, gravas ĉar multlingveco estas fundamenta por multflanka komunikado. Per multlingveco, oni komprenas, observas, efektivigas kaj akceptas la decidojn de la interregistaraj instancoj kaj organoj de UN. Per … Daŭrigi legi Multlingveco en la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj
Renkontiĝo kun UN-instanco estis okazo por atentigo pri lingvaj obstakloj
Oni donas nesufiĉan atenton al lingvaj demandoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie tro ofte regas malegaleco kaj diskriminacio – jen la mesaĝo de kvar reprezentantoj de la Studogrupo pri Lingvoj ĉe UN, kiuj lastatempe renkontiĝis kun inspektoroj de la Komuna Inspekta Unuo (angle: Joint Inspection Unit [JIU]). La Unuo estas interna kontrola instanco kiu ekzamenas la … Daŭrigi legi Renkontiĝo kun UN-instanco estis okazo por atentigo pri lingvaj obstakloj
Unuiĝintaj Nacioj 75-jara: Aŭskulti, paroli kaj agadi en multlingva mondo
La Studo-Grupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj invitas vin al Simpozio pri Unuiĝintaj Nacioj 75-jara: Aŭskulti, paroli kaj agadi en multlingva mondo, ĵaŭdon kaj vendredon, 9-10 majo 2019, ĉe Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017, USA (Unua Avenuo ĉe 44-a Strato La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj estis subskribita en Sanfrancisko la … Daŭrigi legi Unuiĝintaj Nacioj 75-jara: Aŭskulti, paroli kaj agadi en multlingva mondo
Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tradukada Tago
En 2017, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis ege signifan rezolucion rilate la uzadon de lingvoj en tiu organizaĵo. Tiu rezolucio estis direktita al tradukado. Ĝi laŭdis la profesian tradukadon: “Profesia tradukado, kiel fako kaj kiel arto, ludas gravan rolon en apogado de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kunigante … Daŭrigi legi Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tradukada Tago
UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj
Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed … Daŭrigi legi UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj
Multlingveco en Internaciaj Organizoj kaj Internacia Kunlaboro
La Studgrupo pri Lingvoj en Unuiĝintaj Nacioj (alianco de individuoj kaj organizoj, inter ili Universala Esperanto-Asocio) okazigas dutagan simpozion ĉiujare, en kiu esperantistoj kaj la Novjorka Oficejo de UEA ludas aktivan rolon. La Simpozio ja okazos en la konstruaĵo, kie troviĝas la Oficejo de UEA, kaj UEA estas inter la ĉeforganizantoj. En la PDF jen la … Daŭrigi legi Multlingveco en Internaciaj Organizoj kaj Internacia Kunlaboro