La kampanjo 'Vikio Por Homaj Rajtoj' estas kunlaboro inter Fondumo Vikimedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj. La celo de la kampanjo #VikioPorHomajRajtoj estas garantii, ke ĉiuj havu aliron al neŭtralaj, fakto-bazitaj kaj aktualaj informoj pri nia rajto al sana medio. La rajto al sana medio estas laŭleĝa rajto agnoskita de UN, kaj ankaŭ vojo … Daŭrigi legi Rajto al Sana Medio
Etikedo: naturmedio
Brazila junulino premiita ĉe U.N.
Junulino naskiĝinta en la ŝtato Bahia, en Brazilo, Anna Luisa Beserra, ĵus venkis la konkuron Junaj Ĉampionoj de la Tero, kiu estas la ĉefa premio de Unuiĝintaj Nacioj por naturprotekto. Ŝi estas la unua brazilanino, kiu sukcesis atingi tion. Ĉi tiu konkuro akceptas kiel partoprenantojn gejunulojn inter la 18-a kaj 30-a jaraĝo. Anna konkuris per … Daŭrigi legi Brazila junulino premiita ĉe U.N.
Internacia Tago de la Tero
La 22-an de aprilo estas la Internacia Tago de la Tero, kiu festas la fakton ke la Tero kaj ĝiaj ekosistemoj provizas al ni ĉiuj la vivon kaj porvivaĵojn. La tago ankaŭ memorigas nin de nia komuna respondeco akceli harmonion kun la naturo kaj la Tero por atingi justan ekvilibron inter ekonomiaj, sociaj kaj ekologiaj … Daŭrigi legi Internacia Tago de la Tero
Akvo por malriĉaj familiaj terkultivistoj
Parolante pri la jara Tutmonda Forumo pri Nutrado kaj Agrikulturo, kiu okazos en Berlino, la Ĝenerala Direktoro de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO), José Graziano da Silva, diris ke malabundo de akvo estas la ĉefa defio por daŭripova evoluigo. Li alvokis la internacian komunumon akceli pli efikan utiligadon de akvo kaj garantii sekuran aliron … Daŭrigi legi Akvo por malriĉaj familiaj terkultivistoj