Mediteraneo: migrantaj infanoj «batataj, trudataj al laboro dum monatoj»

La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (UNICEF) publikigas ĉi-mardon [12 sep 2017] raporton pri la infanoj kaj junaj migrantoj: tri kvaronoj el ili estas viktimoj de ekspluatado sur la vojoj de Mediteraneo.   11 000 junuloj 14 ĝis 24-jaraj estis pridemanditaj por tiu raporto, dum ili trapasis Grekion, Italion, Hungarion, Slovenion … Daŭrigi legi Mediteraneo: migrantaj infanoj «batataj, trudataj al laboro dum monatoj»

Kune – kampanjo pri rifuĝintoj

Kune (angle: Together) estas kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj por akceli respekton, sekurecon kaj dignon al rifuĝintoj kaj migrantoj. La celoj estas malgrandigi la fremdulmalamegon kaj diskriminacion. Ankaŭ estas kreskanta ligo inter membroŝtatoj, privata sektoro, civila socio kaj homoj dediĉiĝitaj por ŝanĝi malfavorajn komprenadojn pri migrantoj kaj fortikigi socialan kunecon inter gastigaj komunumoj kaj rifuĝintoj.   … Daŭrigi legi Kune – kampanjo pri rifuĝintoj

Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2017

Mesaĝo al la esperantistoj   En la jaro 2016, la nombro de homoj tra la mondo, kiuj estas devigataj vivi for de siaj hejmoj pro perforto aŭ persekutado, atingis 65,6 milionojn, laŭ raporto de la estro de la Alta Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj. Tiu senprecedence alta nombro “atestas pli laŭte ol iam ajn … Daŭrigi legi Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2017

UNICEF: protekti la infanojn, kiuj vojaĝas solaj

UNICEF publikigis raporton, ĵaŭde la 18an de majo, pri la rifuĝintaj infanoj, kiuj vojaĝas solaj. Ilia nombro ege kreskis. Specifa traktado estas necesa.   Historia nivelo   La nombro de rifuĝintaj kaj migrantaj infanoj, kiuj vojaĝas solaj, atingis historian nivelon en la mondo. Laŭ nova raporto de UNICEF, publikigita ĵaŭde la 18an de majo, tiu … Daŭrigi legi UNICEF: protekti la infanojn, kiuj vojaĝas solaj

Sud-sudano: miliono da infanoj delokitaj

Centoj da infanoj ĉeestas, kiuj kelkfoje estas tre junaj. Ni estas ĉi tie en Ugando en instalaĵo por rifuĝintoj venintaj de Sud-Sudano. Ĉi tie, same kiel en dekoj da aliaj similaj strukturoj, la neplenaĝuloj reprezentas pliparton el la delokitaj personoj. La enlanda milito trudis milionon da infanoj fuĝi Sud-Sudanon, kaj elradikigis 1,4 milionojn da aliaj … Daŭrigi legi Sud-sudano: miliono da infanoj delokitaj

Mediteraneo: pli ol mil migrantoj mortis de post januaro 2017

La nombro de migrantoj, kiuj mortis de post januaro 2017 en Mediteraneo, provante atingi Italion, superas milon.   Ĉar la favora vetero instigis la foriron dum la paska semajnfino, 73 sukuraj operacoj estis necesaj por helpi ĉirkaŭ 8 500 personojn. Sed, laŭ la elsavintoj, cento da aliaj mortis, indikis la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj … Daŭrigi legi Mediteraneo: pli ol mil migrantoj mortis de post januaro 2017

Subteni siriajn rifuĝintojn

La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj vizitis la rifuĝintan tendaron de Zaatari en Jordanio kaj alvokis la partiojn de la konflikto, kaj aliajn landojn kiuj influas la regionon, pripensi la tragedion de la siria popolo kiel minacon al regiona stabileco kaj monda sekureco.   "Tiu estas momento por ĉiuj landoj kiuj, rekte aŭ ne, partoprenas … Daŭrigi legi Subteni siriajn rifuĝintojn

Malriĉaj landoj ricevas la plimulton de la rifuĝintoj

La plejparto de la 3,2 milionoj homoj kiuj forkuris el siaj landoj en la jaro 2016 gastiĝis en malriĉaj aŭ mezriĉaj landoj.   "La grandaj kontribuantoj al gastigado de forŝirantaj homoj estas la plej malriĉaj komunumoj", diris la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi. Pli ol duono de la siriaj rifuĝintoj, kiuj forkuris en la … Daŭrigi legi Malriĉaj landoj ricevas la plimulton de la rifuĝintoj

Komuna respondeco por protektado de rifuĝintoj

Al gazetara konferenco en Turkio, António Guterres, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, alvokis al efika kunlaboro por subtenadi tiujn kiuj kontraŭvole fuĝis el siaj hejmoj, kaj tiujn kiuj gastigas ilin.   Guterres parolis pri du necesaj frontoj de agadoj. Unu fronto estas la subtenado de unuaj gastigantaj landoj, subtenado de projektoj kiuj povas helpi rifuĝintojn … Daŭrigi legi Komuna respondeco por protektado de rifuĝintoj

António Guterres parolis pri landlimoj kaj rifuĝintoj

En komunikaĵo, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, diris, ke landoj havas rajton kaj devon serioze regi landlimojn celante malpermesi eniron de teroristoj, sed tiu ne povas fariĝi surbaze de diskriminacio je religia, genta aŭ nacia. Guterres esprimis maltrankvilon por decidoj, tutmonde, kiuj malfortigas la internacian reĝimon pri protektado de rifuĝintoj. "Rifuĝintoj, fuĝantaj … Daŭrigi legi António Guterres parolis pri landlimoj kaj rifuĝintoj