Sekureca Konsilio de UN kondamnis teroristan atakon en Somalio

Sondosiero– aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio). La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe [29 dec 19] forte kondamnis la sabatan terorisman atakon en somalia ĉefurbo Mogadiŝo, kiu mortigis dekojn da homoj. Membroj de la Konsilio diris en deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestiĝoj estas unu el la plej gravaj minacoj … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN kondamnis teroristan atakon en Somalio

Ĉina delegito al UN urĝis landojn plenumi devojn sub internacia humanitara leĝo

Ĉina sendito marde alvokis la koncernajn registarojn kaj partiojn de la konflikto serioze plenumi siajn devojn sub la internacia humanitara leĝo. Ĉina konstanta reprezentanto al la UN, Zhang Jun, faris la rimarkojn en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri akcelado kaj plifortigo de laŭleĝa regado en konservado de internaciaj paco kaj sekureco. … Daŭrigi legi Ĉina delegito al UN urĝis landojn plenumi devojn sub internacia humanitara leĝo

Usona retiriĝo el KHR ĉe UN desperigas ĝiajn respondeculojn

La 19an de junio la registaro de Trump proklamis, ke Usono retiras sin el la Konsilio pri Homaj Rajtoj (KHR) ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj por tio respondeculoj de instancoj pri homaj rajtoj ĉe UN sentas bedaŭron. Zeid Ra'ad Zeid Al-Hussein, alta komisaro de la Oficejo pri Homaj Rajtoj ĉe UN, diris, ke la ago de … Daŭrigi legi Usona retiriĝo el KHR ĉe UN desperigas ĝiajn respondeculojn

Sekureca Konsilio de UN kondamnas uzon de malsato kiel metodo de milito

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde unuanime adoptis rezolucion, kiu kondamnas la uzon de malsato de civiluloj kiel metodo de milito. La rezolucio, prezentita de Eburbordo, Kuvajto, Nederlando kaj Svedio, urĝas ŝtatojn konduki ene de sia jurisdikcio enketojn pri malobservoj de internacia humanitara leĝo, rilataj al la uzo de malsato de civiluloj kiel metodo … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN kondamnas uzon de malsato kiel metodo de milito

Sekureca Konsilio de UN diskutis novan raporton pri toksiĝo de eksa spiono

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede akre diskutis la novan raporton pri la laŭdira atako per nerva preparaĵo kontraŭ eksa rusa spiono en Britio. Iuj membroj petis identigi kaj kapti la krimulojn kaj aliaj urĝis sin deteni. Izumi Nakamitsu, alta reprezentanto de la UN pri aferoj de malarmado, resumis la novan informon pri … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN diskutis novan raporton pri toksiĝo de eksa spiono

Ĉefo de UN urĝas Sekurecan Konsilion agi pri Sirio

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, merkrede petis la Sekurecan Konsilion agi por eviti plimalboniĝon de la situacio en Sirio. Guterres diris en deklaro, "Hodiaŭ mi vokis al la ambasadoroj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio por ripeti mian profundan maltrankvilon pri la riskoj de la nuna senelirejo kaj substreki … Daŭrigi legi Ĉefo de UN urĝas Sekurecan Konsilion agi pri Sirio

Sekureca Konsilio de UN diverĝis pri raportita uzo de nerva preparaĵo fare de Rusio en Britio

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede postagmeze okazigis urĝan kunvenon pri venenado kontraŭ rilataj homoj lastatempe en Britio. Britio, Usono kaj iuj aliaj landoj opiniis, ke Rusio devas esti respondeca pri la venenado per nerva preparaĵo, dum Rusio diris, ke la akuzo estas tute neakceptebla. Sergei Skripal, 66-jara eksa rusa spiono, kaj lia 33-jara … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN diverĝis pri raportita uzo de nerva preparaĵo fare de Rusio en Britio

Ses landoj fariĝis nekonstantaj membroj de Sekureca Konsilio de UN

Kuvajto, Eburbordo, Gvineo Ekvatora, Peruo, Pollando kaj Nederlando oficiale estas nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN ekde ka 1a de januaro.   Krom Nederlando, aliaj kvin landoj servos kiel nekonstantaj membroj por du jaroj, ĝis la 31-a de decembro 2019, ĉar, laŭ interkonsento atingita en la elekto de la Ĝenerala Asembleo de … Daŭrigi legi Ses landoj fariĝis nekonstantaj membroj de Sekureca Konsilio de UN

Sekureca Konsilio de UN renovigis rajtigon pri translandlima humanitara helpo al Sirio

La Sekureca Konsilio de UN marde [19 dec 2017] adoptis rezolucion por renovigi rajtigon pri translandima kaj translinia humanitara helpo al Sirio por plia periodo de 12 monatoj ĝis la 10-a de januaro 2019. Rezolucio 2393 estis adoptita per 12 poraj voĉoj kaj tri sindetenoj de Bolivio, Ĉinio kaj Rusio. Ĝi petas, ke la Siriaj … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN renovigis rajtigon pri translandlima humanitara helpo al Sirio

Usono vetois rezolucian projekton de Sekureca Konsilio de UN pri statuso de Jerusalemo

Usono lunde [18 dec 2017] vetois rezolucian projekton de la Sekureca Konsilio de UN pri la statuso de Jerusalemo. Ĉiuj aliaj 14 membroj de la Sekureca Konsilio voĉdonis por la teksto redaktita de Egiptio. Sed ĉar Usono, kiu estas konstanta membro de la Sekureca Konsilio, havas vetoan rajton, la projekto ne povis esti adoptita. Antaŭ … Daŭrigi legi Usono vetois rezolucian projekton de Sekureca Konsilio de UN pri statuso de Jerusalemo