Sondosiero– aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio). La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe [29 dec 19] forte kondamnis la sabatan terorisman atakon en somalia ĉefurbo Mogadiŝo, kiu mortigis dekojn da homoj. Membroj de la Konsilio diris en deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestiĝoj estas unu el la plej gravaj minacoj … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN kondamnis teroristan atakon en Somalio
Etikedo: Somalio
Sekureca Konsilio de UN kondamnas bombatakon en Somalio
Supera sendito de la Unuiĝintaj Nacioj al Somalio dimanĉe kondamnis la sabatan bombatakon, kiu mortigis pli ol 230 homojn en Mogadiŝo, kaj esprimis la subtenon de la UN al Somalio. Michael Keating, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN al Somalio, diris, ke la tuja prioritato estas subteni klopodojn gvidatajn de la aŭtoritatoj … Daŭrigi legi Sekureca Konsilio de UN kondamnas bombatakon en Somalio
Ĉefo de UN kondamnas atakon kontraŭ civiluloj en Mogadiŝo
Proparolanto de la ĝenerala sekretario de la UN publikigis deklaron, kondamnante atakon kontraŭ civiluloj en la Somalia ĉefurbo Mogadiŝo. La deklaro diris, ke Ĝenerala Sekretario de la UN Antonio Guterres kondolencas familiojn de la mortintoj kaj aprezas la reagon de la Somaliaj sekurectrupoj. Li diris, ke la UN subtenos plu la klopodojn de la … Daŭrigi legi Ĉefo de UN kondamnas atakon kontraŭ civiluloj en Mogadiŝo
UN serĉas 900 milionojn da dolaroj da aldona monhelpo por Somalio
Ĝenerala sekretario Antonio Guterres diris ĵaŭde [11 maj 2017] en la Londona Konferenco pri Somalio, ke la Unuiĝintaj Nacioj volas serĉi 900 milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo al Somalio por solvi la humanecan krizon pro sekeco. Guterres diris, ke la Somalia popolo bezonas urĝan helpon pro la kontinua sekeco kaj delonga malriĉeco, malkvieto, … Daŭrigi legi UN serĉas 900 milionojn da dolaroj da aldona monhelpo por Somalio
Malsatego tra kvar landoj
La Kunordiganto pri Urĝa Helpo de Unuiĝintaj Nacioj, Stephen O’Brien, alvokis la internacian komunumon helpi homojn kiuj "malsategas ismorte". "Ni alfrontas gravan krizon nuntempe. Ni estas ĉe la komenco de la jaro kaj jam alfrontas la plej vastan homecan krizon ekde starigo de Unuiĝintaj Nacioj", li aldonis. Ĉirkaŭ du trionoj de la loĝantaro de … Daŭrigi legi Malsatego tra kvar landoj
Ĉefo de UN gratulas Farmajo pro elektiĝo kiel prezidento de Somalio
Ĉefo de UN gratulas Farmajo pro elektiĝo kiel prezidento de Somalio Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres ĵaŭde [09 feb] gratulis Mohamed Abdullahi Farmajo pro lia elektiĝo kiel la federala prezidento de Somalio kaj esprimis sian esperon, ke la nove elektita prezidento tuj agos por formi inkluzivan kabineton. En deklaro publikigita de sia … Daŭrigi legi Ĉefo de UN gratulas Farmajo pro elektiĝo kiel prezidento de Somalio
Unuiĝintaj Nacioj kondamnis bombatakon en Somalio
La Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Somalio kondamnis sinmortigan bombatakon en hotelo de Mogadiŝo, la ĉefurbo. La hotelo estas proksima al la Prezidenta Palaco kaj kutime gastigas leĝdonantojn. La alparolanto de la misio, Joseph Contreras, diris ke la ekstremistoj volas interrompi la balotadan procezon. Nuntempe okazis balotadon pri la Somalia Parlamento.
Projekto por somaliaj rifuĝintoj
La Packonstrua Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj investos 3 milionojn da dolaroj en projekton por packonstruado kaj profesiado de simaliaj rifuĝintoj kiuj volas reveni el Kenjo al Somalio. La iniciato akcelas kunekzistadon kaj pacan solvadon de konfliktoj en Somalio. La Fonduso ankaŭ celas investi en similajn projektojn por stabiligi somaliajn komunumojn.