UEA havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Kiel Ne-Registara Organizaĵo, UEA nuntempe estas estrarano de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO). Inter aliaj aferoj, UEA insiste plendas pri lingva politiko ĉe UN. La Sekretariato de UN laboras en du lingvoj (angla kaj franca), la Ĝenerala Asembleo laboras en … Daŭrigi legi NRO-Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj, en UN
Etikedo: UEA
Tutmonda Arbo-plantado
En la novembra n-ro de revuo Esperanto (2020) oni legas pri la kampanjo Tutmonda Arbo-plantado. Temas pri iniciato, kiu celas planti almenaŭ 1000 arbojn tra la mondo ĝis la jaro 2030. La temo de ĉijara Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) estis UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo. Efektive, inter la Celoj por … Daŭrigi legi Tutmonda Arbo-plantado
Alvoko al lingva diverseco en la Civilsocia Konferenco de UN
“Ĉu sufiĉas la angla? Aŭskulti la multajn voĉojn de la mondo” estis la temo de ‘ateliero’ akceptita por prezento en la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Civila Socio, kiu okazis en Salt Lake City (Sallagurbo), Usono, de 26 ĝis 28 aŭgusto. La atelieron gvidis la nove elektita prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Duncan Charters. Parolis … Daŭrigi legi Alvoko al lingva diverseco en la Civilsocia Konferenco de UN
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero estas publikigita de UEA kunlabore kun Unesko. La bita versio estas elŝutebla ĉe la retejoj de Unesko (https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000367693_epo), UEA kaj Unesko-Kuriero (http://kuriero.esperas.info). La papera versio haveblas ĉe la Libroservoj de UEA kaj de la 104-a UK. La sona versio estos elŝutebla ĉe la retejo de Unesko-Kuriero. Dum la 104-a UK … Daŭrigi legi La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Estraro de CoNGO kunvenis en Vieno kun partopreno de Universala Esperanto-Asocio
En sia rolo kiel estrarano de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Kunlaboro kun EKOSOK, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN), Universala Esperanto-Asocio estis reprezentata en lastatempa kunsido de la estraro, en Vieno, de Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN-Novjorko, kaj Hans-Michael Maitzen, reprezentanto de UEA ĉe UN-Vieno. Sur la tagordo, aldone al … Daŭrigi legi Estraro de CoNGO kunvenis en Vieno kun partopreno de Universala Esperanto-Asocio
UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo
(adaptita kaj koncizigita el parolado de D-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, en la 50-a Malferma Tago) Hodiaŭ, la 28-an de aprilo, UEA festas sian 111-an naskiĝtagon. Bela okazo por pripensi ĝian signifon por la Esperanto-movado. La fondinto de UEA Hector Hodler, nur 21-jara en 1908, volis trovi manierojn praktike uzi Esperanton por interproksimigi … Daŭrigi legi UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo
La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
En februaro 2019 UEA mesaĝe gratulis Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, kaj emfazis, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingvaj justeco kaj egaleco, kaj instigis Uneskon kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en klerigado. Nun la … Daŭrigi legi La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
Feliĉan naskiĝtagon, Sir Brian! UEA salutas Sir Brian Urquhart okaze de lia centa naskiĝtago
En 1991 Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Brian Urquhart sian Zamenhof-Premion rekone al liaj multaj jaroj de servado al Unuiĝintaj Nacioj. La 28-an de februaro ĵusan, li festis sian 100-an datrevenon, akompanate de koruso de laŭdoj de internaciaj funkciuloj kaj pacfarantoj tra la tuta mondo. Sir Brian estis tie ekde la komenco – kiam Unuiĝintaj Nacioj … Daŭrigi legi Feliĉan naskiĝtagon, Sir Brian! UEA salutas Sir Brian Urquhart okaze de lia centa naskiĝtago
UEA asistas por traduki la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj en Usonan Gestolingvon
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu lastatempe (10 decembro 2018) festis sian 70-an datrevenon, estas inter la plej tradukataj dokumentoj en la mondo kaj certe unu el la plej gravaj. Laŭ la Oficejo de la Alta Komisionestro pri Homaj Rajtoj, la dokumento haveblas en 518 diversaj tradukoj en formato HTML kaj/aŭ PDF – ekde … Daŭrigi legi UEA asistas por traduki la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj en Usonan Gestolingvon
Esperanto en la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo
La kunveno de februaro 2019 de la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo, konstanta komitato de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (CoNGO), okazis la 21-an de februaro, Patrinlingvan Tagon, kaj estis dediĉita al la demando de lingvoj. Okazis tri prezentaĵoj. Prof. Carol Benson kaj Erina Iwasaki, de Universitato Columbia, prezentis la rezultojn de … Daŭrigi legi Esperanto en la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo