Nova raporto de Unesko montras, ke post 25 jaroj la kvanto de knabinoj en lernejoj preskaŭ duobliĝis en evolulandoj, kaj la seksa malegaleco duoniĝis en elementaj lernejoj. Tamen la afero ŝanĝiĝas malrapide, kaj nur en 2050 ni atingus la celon vidi ĉiujn knabinojn en lernejo. Laŭ Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, ignori klerigadon de … Daŭrigi legi La kvanto de knabinoj en lernejo kreskis sed ankoraŭ ne sufiĉe
Etikedo: Unesko
Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19
Aŭskultu la sonlibron: https://www.youtube.com/watch?v=piFWPLjglCg&feature=youtu.be Ĉi tiu libro estas originala projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Ĝi disponeblas en pli ol 50 lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun Unesko kaj la … Daŭrigi legi Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19
Enketo de Unesko pri la estonteco
Unesko starigis la mondskalan enketon "La mondo en 2030". Temas pri publika esploro por ke Unesko povu kompreni la pensojn kaj sentojn de homoj pri la grandaj defioj por tutmonda paco. La esploro helpos Uneskon difini celaron por la venonta jardeko, tiel ke la mondo en 2030 estu tia, kie ni volus vivi. Ni travivas … Daŭrigi legi Enketo de Unesko pri la estonteco
Parolado de François Lo Jacomo nome de UEA okaze de la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko, 16 nov 2019
Teksto de la parolado dum plena sesio laŭtlegita de François Lo Jacomo, la 16an de novembro 2019, nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko. Sinjoro Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco, Sinjorino Ĝenerala Direktoro de Unesko, Ambasadoraj Moŝtoj, Gesinjoroj, Dankon al Sinjorino Azoulay pro ŝia aserto, en 2018, ke Unesko “dividas kun … Daŭrigi legi Parolado de François Lo Jacomo nome de UEA okaze de la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko, 16 nov 2019
Duono de la mondo eksterrete
Nova raporto montras, ke ankoraŭ duono de la hejmoj ĉirkaŭ la mondo ne havas aliron al Interreto. La nombro de hejmoj konektitaj kreskis de 53,1% ĝis 54,8%, kaj en evoluantaj landoj la kresko estis de nur 0,8%. Ĝenerala Direktorino de Unesko Audrey Azoulay rimarkigis ankaŭ la gravecon de cifereca sperteco, por ke homoj profitu de … Daŭrigi legi Duono de la mondo eksterrete
Infanoj ekster lernejo
Nova raporto de Unesko pri infanoj ekster lernejo montras, ke ni ne progresis dum la lasta jardeko. Ĉirkaŭ 258 milionoj infanoj kaj gejunuloj ne frekventis lernejojn en 2018. Tio estas preskaŭ sesono de la tutmonda loĝantaro de lernejaj jaroj (6 ĝis 17 jaraĝoj). Pli grave estas, ke 12 milionoj infanoj de la aĝo por elementa … Daŭrigi legi Infanoj ekster lernejo
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, … Daŭrigi legi La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Artefarita Intelekto por trovi rubon
Unesko premiis la organizaĵo Let’s Do It Foundation (Fondaĵo Ni Faru) por kreado de Artefarita Intelekto-ilo kiu identigas rubon per bildoj kaj videoj. La ilo nomiĝas WADE (mallongigo en la angla por rub-trovilo) kaj ricevis la Unesko-Japanan Premion pri Edukado por Daŭripova Evoluigo. La ilo helpas la movado World Cleanup (Monda Purigado), kiu estas tutmonda … Daŭrigi legi Artefarita Intelekto por trovi rubon
Unesko alvokas korusajn kantojn pri paco ankaŭ en Esperanto
Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanio) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. Dum tiu ĉi festivalo, estos projekciitaj filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo, kantantaj por la paco … Daŭrigi legi Unesko alvokas korusajn kantojn pri paco ankaŭ en Esperanto
Bona signalo el Unesko
Post du jara eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, Unesko principe kaj pozitive konsentis akcepti la proponon, ke UEA kunlabore kun Unesko eldonu Unesko-libron. Nun Unesko komencas pretigi kunlaboran kontrakton. Ili komencas pensi kielmaniere provlegi Esperantajn tradukaĵojn. La 7-an de majo Unesko mesaĝe petis sugeston de UEA. Bona signalo! Tio signifas ke Unesko sentas mankon de … Daŭrigi legi Bona signalo el Unesko